Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tute konscia interkonsento, estis akceptita, kiel internacia lingvo, la lingvo latina. Kiel granda estis la urĝa bezono de 1' homaro havi internacian lingvon, montras tio, ke la lingvo latina ekzistis en la rolo de lingvo internacia dum 1500 jaroj post malapero de la popolo, kiu en ĝi parolis!

Sed finfine la lingvo latina malmoderniĝis, fariĝis tro malfacila por lernado kaj iom post iom konservis sian internacian signifon nur en malgranda rondo da scienculoj, — kaj anstataŭ ĝi sur la areno de socia vivo aperis kune kvar internaciaj lingvoj; la lingvo franca, kiel lingvo salona kaj politika, la germana — lingvo de scienculoj, la angla — lingvo de komercistoj kaj la itala, kiel lingvo de muziko. Tiamaniere, por esti meze klera, meze edukita homo, estis necese lerni almenaŭ kvar internaciajn lingvojn. Mem- kompreneble, ke por la plej granda parto da homaro tia laboro estis neplenumebla, kaj jen per si mem naskiĝis la ideo krei iun artefaritan internacian lingvon. Mi ne volas enuigi vin per rakontado pri multegaj pro- voj de multaj scienculoj kaj kvazaŭ-scienculcj, kiuj penis solvi tiun ĉi malfacilan taskon, — pri tiu temo mi devus paroli tro longe, dar nur dum du lastaj centjaroj, komencante de franca filozofo Deskarts, aperis kelkaj centoj da diversaj sistemoj de artefarita internacia lingvo — mi devas nur diri, ke ĉiuj tiuj sistemoj montriĝis aŭ tro malfacilaj kaj ne- kompreneblaj, aŭ ne logikaj, iafoje eĉ sensencaj, kaj pro tiuj multaj kaj tre gravaj kaŭzoj ili tute ne estis taŭgaj por tiu rolo, kiun ili pretendis — kaj unu post la alia ili nerimar- keble malaperis, cedinte sian lokon al unu unika, efektive internacia lingvo, kreita de D-ro Zamenhof kaj publikigita la 2-an de Junio 1887.

Mi ne bezonas ankaŭ multe paroli pri nia kara Esperanto kaj pri ĝiaj mirindegaj kvalitoj, per kiuj ĝi superis