Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

organizaĵo, novaentrepreno en nia Esperanta mondo, kaj jen kial ni ne povas trovi necesajn konformajn vortojn, por sufiĉe bone esprimi nian eksterordinaran admiron kaj koran dankon, al niaj Mönchenaj samideanoj kaj al la elpensinto de nova grandioza Esperanta entrepreno, s-ro^Schuler, — entrepreno similaj al kiu ĝis nun neniam ankoraŭ ekzistis en nia movado de tiu jam sufiĉe malproksima tempo, kiam „en la mondon venis nova sento".

Sajne, estas superflue klarigi, ke mi volas paroli pri la intencata konstruado de Parkurbo-Esperanto. Tiu ĉi signifplena entrepreno estas tiel grandioza, tiel giganta, tiel eksterordinara, ke ĝi ŝajnas eĉ ne versimila, kaj oni ne devas miri, se la plej granda parto da niaj ee plej fldelaj samideanoj ne povas kredi, ke jam nun io simila estas efektivigebla. Tarnen la fakto restas fakto, kaj en ĝia realeco povas konvinkiĝi per siaj propraj okuloj ĉiu, kiu havas la deziron kaj eblecon viziti en Mŭnchen la admini- strejon de la Propaganda ligo „Parkurbo-Esperanto".

Mi mem laŭ la naturo estas tre skeptikema, kaj kiam mi, dum nia propaganda piedvojaĝo de Parizo ĝis Krakovo. la 24-an de Junio, venis en Mŭnchenon kaj estis invitita kune kun mia kunvojaĝanto s-ro Romano, viziti la oficejon de la Propaganda Ligo, — mi devas konfesi, ke mi ne volonte, nur pro ĝentileco, akceptis tiun afablan inviton. Mi, kiel ĉiuj, tute nature opiniis, ke konstrui urbon ne estas same facile, kiel fortrinki glason da biero kaj ke de deziro ion fari ĝis la plenumo 'estas ankoraŭ [tre granda spaco. Sed kiam mi transpaŝis la sojlon de la granda kaj tre oportuna oficejo, mi estis frapita! Mi ne kredis al miaj propraj okuloj: al mi ŝajnis, ke mi vidas ian mirindan agrablan sonĝon, el kiu mi tuj mem estos vekita, por reveni al mia ĉiutaga enua vivo . . . Sed, feliĉe, ĝi ne estis sonĝo: antaŭ mi staris vivaj homoj, entuziasmigitaj per viva afero kaj energie laborantaj