Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en Oŝmjana). Fine, post la VII Universala Kongreso en Antverpeno, mi translokiĝis en Parizon, kie mi loĝis preskaŭ la tutan jaron (de Aŭgusto 1911 ĝis Julio 1912) tute dediĉinte min al Esperanto kaj Esperantismo.

En Parizo mi preskaŭ ĉiutage estis vizitanta diversajn sekciojn de Pariza Esperantista Grupo, en kiuj mi ankaŭ faris paroladojn, konferencojn kaj lecionojn de Esperanto, kaj en Decembro de pasinta (1911) jaro mi fondis tie „Diversnacian Esperantan Societon Artistan“, kiun dum nia unua ĝenerala kunveno la 21an de Decembro 1911 ni decidis nomi „Zamenhofa Artista Adeptaro“, kaj kies reĝisoro estis elektita mi, sekretario-kasisto s-ro H. van Etten kaj sufloro s-ro Blangarin.

La celo de la fondita Societo estas jena: 1.- Propagandi Esperanton per diversaj artoj, prezentataj publike. 2.- Doni al la geesperantistoj la eblecon, dum la horoj de ripozo, agrable kaj utile amuziĝi, aŭdante sian, tiel diri, duan. patran lingvon, prezentatan en teatra ludado, muziko k.t.p. 3.- Ekzercadi en partoprenantaj amatoroj bonan artistan gus- ton, disvolvadi en ili la naturan, iafoje kaŝitan talenton, kaj alku- timigadi ilin ludi, muziki, kanti, deklami kaj paroli publike. 4.- Arangi enlandajn kaj eksterlandajn artistajn vojaĝojn, por montri en aliaj esperantigataj urboj la belecon de nia kara lingvo kaj tiamaniere akceli ĝian ĉiulokan disvastiĝadon- 5.- Partopreni en teatraj prezentadoj kaj koncertoj dum la estontaj Kongresoj Internaciaj.

Kaj jen estas la ĉefaj principoj de Z. A. A. I. Nerompebla fideleco al la Fundamento de Esperanto. II. Libereco, egaleco kaj frateco inter ĉiuj geanoj. III. Deviga uzado de Esperanto dum ĉiuj niaj kunvenoj. IV. Forigo de ĉiuj religiaj aŭ politikaj diskutoj. V. Absoluta sendependeco.