Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/96

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas tute konvinkitaj, ke en tiuj multegaj lokoj, kiujn ni vizitis, ni akiris multajn centojn da veraj adeptoj de nia kara lingvo, — kaj tiu ĉi konvinko tute rekompencas nin por kelkaj malagrablaĵoj kaj malfacilaĵoj de nia longa vojo. Nia konscienco estas tute trankvila, kaj ni povas, ne pro fanfaronado, sed vere diri al la tuta esperanta mondo: „karaj gesamideanoj! ni, laŭ niaj fortoj, plenumis nian devon, kaj ni tutkore deziras, ke inter vi aperu ankoraŭ kelkaj, kiuj entreprenus la saman propagandan piedvojaĝon, kaj ke ili, simile al ni, akiru por nia kara Esperanto ankoraŭ kelkajn centojn da adeptoj. Kaj, se nia deziro plenumiĝos, ni ne envios tiujn kuraĝulojn kaj ne kalumnios pri ili, simile al kelkaj niaj parizaj malamikoj, sed ni samideane salutos ilin kaj sincere ekdeziros al ili plenan sukceson. —