Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Se en la mondo neniu volus brili — tio ĉi estas mia opinio, kaj mi pensas, Vi konsentos kun mi — ni multe pli bone vivus kaj multe pli nin amuzadus reciproke. Estis tre agrable rigardi, kiel la du knabinoj dancadis. Ili havis neniujn rigardantojn ekster la pomŝirantaj virinoj sur la ŝtuparoj. Estis al ili tre agrable plaĉi al la virinoj, sed ili dancadis pro sia propra plezuro (almenaŭ tiel oni devis kredi); kaj estis malfacile deteni sin de admiro, tiel same kiel ili ne povis sin deteni de la dancado. Kaj kiel ili dancadis! Ne kiel dancistinoj teatraj. Tute ne! Kaj ne kiel la bonegaj lernantinoj de sinjorino Tiu-kaj-tiu. Neniel! Ĝi ne estis kvadrilo, ne menueto kaj eĉ ne simpla anglezo. Ĝi estis nek laŭ la malnova stilo, nek laŭ la nova, nek laŭ la franca, nek laŭ la angla stilo; pli ĝuste okaze iom en la stilo hispana, kiu, kiel oni diras, estas stilo libera kaj vigla kaj de la frapantaj kastanjetoj ricevas iom la karakteron de rava improvizado. Dum ili dancadis sub la fruktaj arboj kaj flugetadis en la ĝardeno supren kaj malsupren kaj turnadis sin reciproke en rondo, la influo de ilia aera moviĝado ŝajne disvastigadis sin plue en la suna gaja ĉirkaŭaĵo, kiel ĉiam pli grandiĝanta rondo en la akvo. Iliaj flugantaj haroj kaj vestoj, la elasta herbo sub iliaj piedoj, la branĉoj, kiuj sin balancadis en la vento de l' mateno, la brilantaj folioj kaj iliaj tremantaj ombroj sur la suka verda tero, la balzama venteto, kiu blovadis kaj ĝoje turnadis la malproksimajn ventajn muelilojn — ĉio inter la ambaŭ knabinoj kaj sur la malproksima altaĵo pluganta kampisto, kiu estis vidata sur la horizonto, kvazaŭ li starus en la fino de l' mondo — ŝajne ankaŭ dancadis.

Fine la pli juna de la dancantaj fratinoj sin ĵetis malfacile spirante kaj gaje ridante sur benkon, por ekripozi. La dua sin apogis al arbo apude. La muzikantoj, harpo kaj violono, finis per plena akordo, kvazaŭ fanfaronante per sia vigleco, kvankam la muziko efektive estis tiel rapida kaj tiel pene konkuradis kun la dancado, ke ĝi eĉ unu minuton pli ne povus elteni. La virinoj, kiuj deŝiradis pomojn sur la ŝtuparoj, ekmurmuris aprobante kaj denove komencis fervore laboradi kiel abeloj.