Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Kiel propre venis al Vi la muziko?" demandis la doktoro. "Kompreneble ĝi estas ŝtelistoj de kokoj. De kie venis la muzikantoj?"

"Alfred ilin alsendis", respondis lia filino Grace kaj ree alfortikigis kelkajn simplajn florojn, per kiuj ŝi antaŭe ornamis la harojn de sia fratino kaj kiujn la dancado malfortikigis.

"Tiel Alfred alsendis la muzikon?" rediris la doktoro.

"Jes, li renkontis ilin en la vojo, kiam li matene venis. Tiuj ĉi homoj migras per piedo kaj tiun ĉi nokton ripozis en la urbo; kaj ĉar hodiaŭ estas la tago de naskiĝo de Marion kaj li pensis, ke li faros al ŝi plezuron, li alsendis ilin tien ĉi kun bileto, en kiu estis skribite, ke, se mi ĝin aprobas, ili alportu al ŝi serenadon."

"Jes, jes" diris la doktoro, "li ĉiam demandas vian opinion".

"Kaj ĉar mia opinio sin montris favora", gaje diris Grace kaj haltis por momento, por admiri la ĉarman kapon, kiun ŝi ornamis; "kaj ĉar Marion estis tre gaja kaj komencis danci, ni fine dancis ambaŭ sub la muziko de Alfred, ĝis ni perdis la spiradon. Kaj la muziko plaĉis al ni tiom pli, ke Alfred ĝin sendis. Ne vere, kara Marion"?

"Ho, mi ne scias, Grace. Kiel vi min turmentas kun Alfred!"

"Mi vin turmentas, kiam mi parolas pri via amanto"! diris ŝia fratino.

"Tion ĉi mi scias, ke estas por mi sufiĉe indiferente, ĉu oni parolas pri li aŭ ne", diris la malgranda koketulino, disŝirante kelkajn florojn, kiujn ŝi havis en la mano kaj disĵetante la foliojn sur la tero. "Preskaŭ jam tedis al mi aŭdadi pri li; kaj se vi diras, ke li estas mia amanto —"

"Silentu! Ne parolu tiel malŝate pri fidela koro, kiu tute apartenas al vi, Marion", ekkriis ŝia fratino — "eĉ ne se vi ŝercas. Estas neniu pli fidela koro en la mondo ol Alfred!"

"Ne, ne!" diris Marion kaj levis siajn brovojn kun komika mieno de pasanta meditado — "eble ne. Sed mi ne scias, ĉu tio ĉi estas granda merito. Mi — mi propre tute ne volus, ke li estu tiel fidela. Mi neniam vigligis lin al tio ĉi. Se li pensas, ke mi — Sed, kara Marion, kial ni devas nun paroli ĝuste pri li?"