Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malbela modelo, kiun oni nur povus trovi por mono, kaj el blanka antaŭtuko. Ŝi portis ĉiam mallongajn manikojn kaj havis ĉiam kontuzitajn kubutojn kaj tiel vive zorgis pri ili, ke ŝi ĉiam penadis en ĉia situacio, eĉ kie estis absolute neeble, ilin turnadi kaj ĉirkaŭrigardadi. Ordinare malgranda ĉapeto sidis ie sur ŝia kapo, kvankam oni ĝin nur malofte povis vidi sur tiu loko, kiun tiu ĉi vestaĵo pleje okupas ĉe aliaj homoj; sed de la kapo ĝis la piedoj ĝi estis modele pura kaj prezentis ian specon de mallerta puremeco.

Tia estis la eksteraĵo kaj vestoj de Clemency Newcome, kiun oni suspektadis, ke ŝi senkulpe falsigis sian propran nomon Klementino (sed neniu sciis ĝin certe, ĉar ŝia surda maljuna patrino, vera mirindaĵo pro la alta aĝo, kiun ŝi atingis, kaj kiun ŝi subtenadis preskaŭ de sia plej frua infaneco, estis mortinta, kaj aliajn parencojn ŝi ne havis). Ŝi estis nun okupita je la kovrado de la tablo, kaj de tempo al tempo ŝi haltadis, metante la ruĝajn brakojn unu sur la duan, frotante la kontuzitan kubuton per la mano de la dua brako kaj tre trankvile rigardante la ambaŭ brakojn, ĝis ŝi subite ekmemoris ion, kio ankoraŭ mankis, kaj tiam ŝi forkuris por ĝin alporti.

"Jen venas la du advokatoj, sinjoro!" diris Clemency en tono ne tre favora.

"Aha!" ekkriis la doktoro kaj iris al ili renkonte. "Bonan matenon, bonan matenon! Kara Grace! Marion! Jen estas sinjoro Snitchey kaj sinjoro Craggs. Kie estas Alfred?"

"Li kredeble baldaŭ venos, patro", diris Grace. "Li havis tiun ĉi matenon kun la preparado al la forveturo tiom da laboro, ke li jam tuj post la leviĝo de l' suno sin levis kaj eliris. Bonan tagon, miaj sinjoroj!"

"Bonan matenon, niaj sinjorinoj", diris sinjoro Snitchey, "por mi kaj Craggs —" tiu ĉi salutis — "bonan matenon, fraŭlino", li diris al Marion — "mi kisas al Vi la manon" — kaj tion ĉi li efektive faris. "Kaj mi deziras" — vere vidi ĝin sur li oni ne povis, ĉar je l' unua rigardo oni ne povis supozi en li tre multajn bonajn dezirojn por aliaj homoj — "ke tiu ĉi feliĉa tago cent fojojn revenu".