Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Ha, ha, ha!" ridis meditante la doktoro, tenante la manojn en la poŝoj: "La granda farso en cent aktoj"!

"Vi ja certe ne povas deziri, doktoro Jeddler", diris sinjoro Snitchey kaj metis malgrandan bluan aktopaperujon al la tablo, "ke la granda farso por tiu ĉi aktorino estu mallongigita?"

"Ho ne", respondis la doktoro. "Dio nin gardu de tio ĉi! Ŝi vivu kaj ridadu pri tio ĉi kiel longe ŝi povas ridi, kaj poste ŝi diru kun tiu franco: 'La komedio estas finita, faligu la kurtenon.'"

"La franco", diris sinjoro Snitchey kaj rigardis en la bluan paperujon, "estis ne prava, doktoro Jeddler; kaj Via filozofio estas ankaŭ tute malprava, Vi povas al mi kredi, kaj mi tion ĉi jam ofte diradis. Vi diras, ke ekzistas nenia seriozaĵo en la vivo! Kiel Vi nomas proceson?"

"Ŝerco", respondis la doktoro.

"Ĉu Vi havis iam proceson?" demandis sinjoro Snitchey levante la rigardon de la blua paperujo.

"Neniam", respondis la doktoro.

"Se Vi iam venos al proceso", diris sinjoro Snitchey, "Vi eble lernos alie pensi".

Craggs, kiu ŝajne estis reprezentata de Snitchey kaj sian apartan ekzistadon kaj sian "mi" nur malmulte aŭ tute ne konsciadis, esprimis nun propran rimarkon. Ĝi rilatis je la sola penso, kiun li posedis ne en egala duono kun Snitchey; por tio kelkaj aliaj prudentaj kaj spertaj homoj ĝin dividadis kun li.

"La procesoj estas farataj tro facilaj al la homoj", diris Craggs.

"La procesoj?" demandis la doktoro.

"Jes", diris sinjoro Craggs, "kiel ankaŭ ĉio alia. Ĉio en la mondo hodiaŭ ekzistas nur por esti farata tro facila. Tio ĉi estas la malfortaĵo de nia tempo. Se la mondo estas farso (mi ne estas preta tion ĉi nei), ĝi devus esti farso tre malfacila. La vivo devus esti kiel eble pli streĉa batalo, sinjoro. Tio ĉi estas ĝia celo. Sed nun ĝi estas farata tro facila. Ni oleas la hokojn de la pordoj de l' vivo. Ili devus esti rustaj. Baldaŭ ili kutimos sin malfermadi tute mallaŭte. Kaj tamen ili devus krakadi en la hokoj, sinjoro".