Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

difinitan pri tio ĉi. Seriozaĵo!" diris la doktoro ridante. "Tia mondo!"

"Sed al mi ĉio tio ĉi ŝajnas tre serioza", diris Alfred.

"Serioza!" ekkriis la doktoro. "Se Vi tiajn aferojn akceptas kiel seriozaj, Vi devas freneziĝi, aŭ iri sur altan monton kaj fariĝi ermito."

"Kaj al tio ĉi estas jam tiel longe de tiu tempo", diris Alfred.

"Longe!" rediris la doktoro. "Ĉu Vi scias, kion la mondo faradis de tiu tempo ĝis hodiaŭ? Mi ĝin ne scias!"

"Ĝi iom procesadis", rimarkis sinjoro Snitchey kaj miksis sian teon.

"Kvankam oni ĝin faradis al la homoj ĉiam tro facila", diris lia kompaniano.

"Kaj Vi permesos al mi diri, doktoro", daŭrigis sinjoro Snitchey, "kvankam mi jam mil fojojn esprimis mian opinion, ke en la mondo, se ĝi procesas, kaj entute en la sistemo de ĝia juĝofarado mi vidas ion efektive seriozan, ion realan, ion, kio havas sian intencon kaj sian celon —"

Clemency Newcome puŝiĝis nun je la tablo, ke ĉiuj teleroj kaj tasoj ekkrakis.

"Nu, kio estas?" ekkriis la doktoro.

"La malbenita paperujo," diris Clemency, "kiu ĉiam venas inter la piedoj!"

"Kio havas sian intencon kaj sian celon, mi diris," komencis denove Snitchey, "kio postulas de ni estimon. La vivo estas farso, Vi diras, doktoro Jeddler? la vivo kun la juĝofarado?"

La doktoro ridis kaj rigardis Alfred'on.

"Ni supozu, ke la milito estas malsaĝaĵo", diris Snitchey. "En tio ĉi ni konsentas. Ekzemple tie ĉi ni vidas ĉarmegan lokon —" li montris per la forko en la ĉirkaŭaĵon — "kiu antaŭ longa tempo estis kovrita de amasoj da soldatoj — ĉiu aparte kulpa je rompo de la paco de l' lando — kaj dezertigita per fajro kaj glavo. Ha, ha, ha! La sola penso, ke homo memvole elmetas sin al morto per fajro kaj glavo! Tio ĉi estas malsaĝe, tute ridinde! oni devas levi la ŝultrojn pro la homoj, kiam oni pensas pri tio ĉi! Sed ni prenu tiun ĉi ĉarman lokon kiel ĝi estas