Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tono, kiun li eldonis, povis esti prenata por rido. Sed lia vizaĝo restis ĉe tio ĉi tiel senmova, ke, kvankam kelkaj el la gastoj matenmanĝaj sin turnis, ektimigite de la malagrabla tono, tamen neniu supozis la farinton. Neniu, esceptinte la kuneservantan Clemency Newcome, kiu per unu el siaj plej amataj membroj, la kubuto, donis al li puŝon kaj kun riproĉa murmureto demandis, je kio li ridas.

"Ne je Vi!" diris Britain.

"Je kiu do?"

"Je la homaro", diris Britain. "Jen estas la amuzaĵo."

"En la vero, inter la sinjoro kaj tiuj ĉi advokatoj li fariĝas kun ĉiu tago pli malsaĝa!" ekkriis Clemency kaj donis al li puŝon per la dua kubuto. "Ĉu Vi scias, kie Vi estas? Ĉu Vi volas esti forpelita?"

"Mi nenion scias", diris Britain kun senesprima rigardo kaj senmova vizaĝo. "Mi zorgas je nenio, mi kredas nenion, mi postulas nenion."

Se tiu ĉi malgaja sinpriskribo, farita en atako de melankolio estis eĉ iom trograndigita, tamen Benjameno Britain — nomata iafoje Malgrand-Britain por diferenco de Grand-Britanujo (Great Britain), kiel oni diras Juna Anglujo por per diferenco pli klare esprimi la Maljunan Anglujon — prezentis sian efektivan staton de l' animo pli bone, ol oni povus pensi. Ĉar aŭskultante ĉiun tagon la sennombrajn parolojn, kiujn la doktoro turnadis al diversaj homoj kaj kiuj ĉiuj devis pruvi, ke eĉ lia ekzistado en la plej bona okazo estas nur eraro kaj sensencaĵo, la malfeliĉa Britain iom post iom venis en tian senfundaĵon de konfuzitaj kaj kontraŭparolaj ideoj, kiuj premis lin de ekstere kaj interne, ke la vero sur la fundo de sia puto en komparo kun Britain en la profundo de lia spirita mallumiĝo ŝajnis stari sur ebena tero. La sola, kion li klare vidis, estis tio, ke la nova elemento, kiun Snitchey kaj Craggs ordinare enportadis en tiujn ĉi interparolojn, faradis ilin nur pli nekompreneblaj, kaj por la doktoro ĝi ŝajnis ĉiam esti ia gajno kaj jesigo. Tial li rigardis la du advokatojn kiel kunkaŭzantoj de lia stato de l' animo kaj forte ilin malestimis.

"Sed kun tio ĉi ni nun havas nenion por fari, Alfred", diris la