Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

doktoro. "Ĉesante hodiaŭ esti mia zorgato kaj forlasante nin, provizita je tio, kion povis Vin instrui la latina lernejo tie ĉi kaj Via lernado en Londono kaj maljuna simpla vilaĝa doktoro, kiel mi, Vi nun eniras en la mondon. La unua parto de Via tempo de provado, kiun difinis Via mortinta patro, nun estas finita. Vi eliras nun, konforme je lia dua deziro, en la mondon en karaktero de propra sinjoro, kaj longe antaŭ finiĝos Via trijara restado en la medicinaj lernejoj de l' eksterlando, Vi nin forgesos. Dio! Vi forgesos nin en ses monatoj!"

"Se mi ĝin faros — sed Vi scias ĝin pli bone; kial mi bezonas disputi kun Vi?" diris Alfred ridante.

"Mi scias nenion de tia speco", respondis la doktoro. "Kion Vi pensas pri tio ĉi, Marion?"

Marion, ludante kun sia taso, ŝajnis diri — sed ŝi ĝin ne diris — ke ŝi nenion havas kontraŭ tio ke li ŝin forgesu, se li nur povas. Grace alpremis la florantan vizaĝon al ŝiaj vangoj kaj ridetis.

"Mi ne estis, mi esperas, tre maljusta administranto de la havo konfidita al mi", parolis plu la doktoro; "sed en ĉiu okazo mi devas hodiaŭ forme esti liberigita kaj forigita de mia ofico; kaj jen estas niaj bonaj amikoj Snitchey kaj Craggs kun tuta sako plena je paperoj kaj kalkuloj kaj dokumentoj pri la havo, kiun mi devas transdoni al Vi (mi volus, ke ĝi estu pli granda, Alfred, sed Vi devas fariĝi granda homo kaj pligrandigi ĝin), kaj je alia malsaĝaĵo de tiu speco, kion oni devas subskribi, sigeli kaj transdoni."

"Kaj leĝe atesti, kiel la leĝo ordonas", diris Snitchey, forŝovante sian teleron kaj elprenante la paperojn, kiujn lia kolego eletendis sur la tablo; "kaj ĉar mi kaj Craggs kune kun Vi, doktoro, estis kuratoroj de la havo, tial Viaj du servantoj servos al ni kiel atestantoj. Ĉu Vi scias legi, sinjorino Newcome?"

"Mi ne estas edzinigita, sinjoro", diris Clemency.

"Ho, mi petas pardonon. Mi ĝin kredas", diris Snitchey ridetante, ĵetante rigardon sur la strangan figuron. "Vi scias legi?"

"Iom", respondis Clemency.