Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"La formulon edzigan matene kaj vespere, ne vere?" diris la advokato ŝercante.

"Ne", diris Clemency. "Tro malfacile. Mi legas nur la fingringon."

"La fingringon!" ripetis Snitchey. "Kion ĝi signifas?"

Clemency jesis per la kapo kaj diris: "kaj la kribrilon de muskato".

"Ŝi estas freneza! Ie por la lordo kanceliero!" diris Snitchey kaj atente ŝin rigardis.

"Se ŝi havas ian propraĵon", aldonis Craggs.

Sed nun enmiksis sin Grace kaj komprenigis al ili ke sur la ambaŭ parolataj objektoj sin trovas gravurita sentenco kaj ke ili tiel prezentas la poŝan bibliotekon de Clemency, kiu kun libroj ne multe sin okupas.

"Ha, tiel, fraŭlino Grace!" diris Snitchey. "Jes, jes. Ha, ha, ha! mi pensis, ke tiu ĉi bona knabino estas freneza. Ŝi tute tiel elrigardas", li diris por si mem, balancante la kapon. "Kaj kio staras sur la fingringo, sinjorino Newcome?"

"Mi ne estas edzinigita, sinjoro", rimarkis Clemency.

"Aŭ Newcome. Ĉu tiel estos bone?" diris la advokato. "Kio sin trovas sur la fingringo, Newcome?"

Kiel Clemency, antaŭ ol ŝi respondis tiun ĉi demandon, disŝovis unu poŝon kaj rigardis en ĝian senfundan profundon, serĉante la fingringon, kiu tie ne estis, kaj kiel ŝi tion ĉi saman faris kun la dua poŝo kaj ŝajnis trovi la fingringon profunde malsupre, kiel perlo de granda indo; kiel ŝi tiam forigis ĉiujn interkuŝantajn malhelpojn, konsistantajn el tuko de nazo, peceto da vaksa kandelo, ruĝvanga pomo, oranĝo, monereto de feliĉo, seruro, tondilo en ingo, plenmano da vitraj perloj, kelkaj buloj da fadeno, kudrilujo, plena kolekto de krispigiloj de haroj kaj unu biskvito, kaj ĉiun el tiuj ĉi objektoj aparte donis teni al Britain — tio ĉi nin malmulte interesas. Ankaŭ ne interesas nin, kiel ŝi, penante kapti kaj reteni la poŝon (ĉar tiu ĉi havis strangan inklinon saltadi kaj glitadi en angulon), okupis pozicion kaj trankvile sin tenis en ĝi, kvankam ĝi videble estis en plena kontraŭeco kun la homa anatomio kaj kun la leĝoj de la egalpezo. Estos sufiĉe, se ni diros, ke