Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝi fine triumfe metis la fingringon sur la fingron kaj ekfrapis per la kribrilo de muskato, kaj ni devas rimarki, ke la literaturo de tiuj ĉi ambaŭ uzaĵoj sekve de tro multa frotado estis proksima al forviŝiĝo.

"Tio ĉi do estas la fingringo?" diris sinjoro Snitchey, volante iom ŝerci je ŝia kalkulo. "Kaj kion diras la fingringo?"

"Ĝi diras", respondis Clemency kaj malrapide kunesilabis la surskribon: "For-ge-su-kaj-par-do-nu".

Snitchey kaj Craggs kore ridis. "Tio ĉi estas bela!" diris Snitchey. "Ne malbone!" diris Craggs. "Montras tiom da konado de homoj", diris Snitchey. "Tiel uzebla por la praktika vivo", diris Craggs.

"Kaj la kribrilo?" daŭrigis demandi Snitchey.

"La kribrilo diras", respondis Clemency: "Ki-on-vi-vo-las-ke-la- ho-moj-al-vi-fa-ru-ti-on-ĉi-fa-ru-an-kaŭ-al-i-li".

"Faru ion al la homoj, por ke ili nenion al vi faru, Vi kredeble pensas?" diris sinjoro Snitchey.

"Mi ne komprenas", respondis Clemency kaj balancis la kapon. "Mi ne estas advokato."

"Mi timas, ke se Vi estus advokato", diris sinjoro Snitchey, rapide sin turnante al la doktoro, kiel volante antaŭe fari ion kontraŭ la impreso, kiun tiu ĉi respondo eble povus elvoki, "Vi trovus, ke tio ĉi estas la regulo de vivado de la plej multaj de Viaj klientoj. En tio ĉi ili estas tre seriozaj — kiel ajn malsaĝa tiu ĉi mondo entute estas — kaj metas poste la kulpon sur nin. Ni, juristoj, efektive estas ne multe pli ol speguloj, sinjoro Alfred; sed pleje konsiliĝas kun ni koleremaj kaj malpacemaj homoj, kiuj elrigardas ne tute bone; kaj estas propre maljusto nin insulti, se ni montras al la homoj malafablajn vizaĝojn. Mi pensas", diris sinjoro Snitchey, "mi samtempe esprimas ankaŭ la opinion de nia sinjoro Craggs."

"Sendube", diris Craggs.

"Kaj tial, se sinjoro Britain volos oferi al ni iom da inko", diris sinjoro Snitchey, reprenante la paperojn ree en la manon, "ni kiel eble pli baldaŭ subskribu, sigelu kaj transdonu, ĉar alie venos la vojaĝa kaleŝo antaŭ ol ni scios, kie ni estas".