Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lango pentradis en la aero. Kiam ŝi unu fojon gustumis inkon, ŝi fariĝis soifa je ĝi, kiel la tigro, kiu eklekis sangon, kaj ŝi volis subskribi ĉion eblan kaj meti sian nomon en ĉiuj anguloj. Por mallonge diri, la doktoro estis liberigita de sia ofico kaj de sia respondeco kaj Alfred prenis ĝin mem sur sin kaj komencis sian vojaĝon de l' vivo.

"Britain!" diris la doktoro, "kuru al la pordo de l' ĝardeno kaj rigardu, ĉu la kaleŝo venas. La tempo forflugas, Alfred."

"Jes, sinjoro, jes!" vive rediris la junulo. "Kara Grace! unu sekundon! Marion — tiel juna kaj bela, tiel aminda kaj admirata, al mia koro tiel kara, kiel nenio en la mondo — ne forgesu tion ĉi! Mi metas Marion'on en viajn manojn."

"Ŝi estis por mi ĉiam kara gardataĵo, Alfred. Nun ŝi estas por mi duoble kara. Mi montros min inda je via konfido", diris Grace.

"Mi kredas ĝin, Grace", respondis Alfred. "Mi scias ĝin. Kiu povus rigardi en vian okulon kaj aŭdi vian sinceran voĉon kaj tion ĉi ne scii. Ha, bona Grace! se mi havus vian certan senton, vian trankvilan animon, kiel senzorge mi forlasus hodiaŭ tiun ĉi lokon!"

"Tiel vi pensas?" rediris ŝi kun trankvila rideto.

"Kaj tamen, Grace — fratino mi preskaŭ dirus."

"Diru ĝin!" ŝi lin vive interrompis. "Mi aŭdas ĝin kun plezuro, neniam nomu min alie."

"Tiel fratino", diris Alfred, — "kaj tamen estas pli bone por Marion kaj por mi, se via senŝanceliĝa kaj fidela animo nin tie ĉi subtenas kaj faras nin pli feliĉaj kaj pli bonaj. Eĉ se mi povus, mi ŝin ne pro mi forprenus."

"La kaleŝo estas sur la altaĵo!" ekkriis Britain.

"La tempo pasas, Alfred", admonis la doktoro.

Marion staris flanke, kun okuloj mallevitaj; sed nun Alfred ame alkondukis ŝin al la fratino kaj metis ŝin al ŝia brusto.

"Mi diris al Grace, kara Marion", li diris, "ke mi donas vin sub ŝian gardon, ke mi forirante konfidas al ŝi vin kiel mian plej karan juvelon. Kaj kiam mi revenos kaj vin repostulos, mia plej amata, kaj