Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

antaŭ ni staros la bela estonteco de nia edza vivo, tiam ĝi estu unu el niaj plej bonaj plezuroj meditadi, kiel ni povas fari Grace'on feliĉa, antaŭplenumadi ŝiajn dezirojn, montri al ŝi nian amon kaj dankecon kaj ion repagi al ŝi de la ŝuldo, kiun ŝi metis sur nin."

La pli juna fratino metis unu manon en la lian kaj per la dua ŝi tenis ĉirkaŭprenite sian fratinon. Ŝi rigardadis en la trankvile gajajn okulojn de sia fratino per rigardo, en kiu estis miksitaj amo, admiro, doloro kaj preskaŭ adoro. Ŝi rigardadis la vizaĝon de la fratino, kiel se ĝi estus la vizaĝo de ĉiela anĝelo. Kaj kun gaja, feliĉa trankvileco tiu ĉi vizaĝo rigardadis ŝin kaj ŝian amanton.

"Kaj kiam la tempo venos, se ĝi iam devas veni", diris Alfred — "mi miras, ke ĝi ankoraŭ ne venis, sed Grace scias tion ĉi la plej bone, kaj Grace estas ĉiam prava — la tempo, kiam ŝi bezonos koron de amiko, al kiu ŝi povus sin konfidi, kiel fidelaj ni tiam estos, Marion, kaj kiel ni ĝojos, ke nia bona fratino amas kaj estas amata, kiel ŝi meritas!"

Ĉiam ankoraŭ la pli juna fratino rigardadis al ŝi en la okulojn kaj ne deturnadis sin eĉ al li. Kaj ĉiam ankoraŭ ripozadis tiuj ĉi fidelaj okuloj kun gaja feliĉa trankvileco sur ŝi kaj ŝia amanto.

"Kaj kiam ĉio tio ĉi estos pasinta kaj ni estos maljunaj kaj vivos en malvasta komuneco kaj ofte parolados pri la malnovaj tempoj", diris Alfred, "tiam tio ĉi antaŭ ĉio devas esti nia tempo plej amata — precipe tiu ĉi tago; kaj tiam ni rakontados al ni, kion ĉe la disiĝo ni pensis kaj sentis kaj esperis kaj timis; kaj kiel ni ne povis diri al ni reciproke adiaŭ."

"La kaleŝo veturas tra l' arbaĵo", ekkriis Britain.

"Jes! Mi estas preta — kaj kiel ni malgraŭ ĉio feliĉe nin revidis; tiun ĉi tagon ni faros la plej feliĉa en la tuta jaro kaj ni ĝin festados kiel triobla tago de naskiĝo. Ne vere, mia kara?

"Jes!" diris la pli maljuna fratino kun fajro kaj radianta rideto. "Jes, Alfred, ne malrapidu. Ne restas tempo. Diru al Marion adiaŭ. Kaj Dio vin gardu!"

Li altiris la pli junan fratinon al sia brusto. Kiam li ŝin ree ellasis,