Saltu al enhavo

Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

gravuraĵon de unu glora juĝisto, kiu siatempe per ĉiu harligo de sia granda hararo faradis sur la homojn tian impreson, ke la haroj al ili stariĝadis kiel montoj. Paperoj en multaj apartaj amasoj plenigadis la polvajn ŝrankojn, bretojn kaj tablojn, kaj la malsupra parto de la muraj tabulaĵoj estis kovrita de vicoj de fajreltenaj kestoj kun pendantaj seruroj kaj kun dike skribitaj nomoj, kiujn la atendantaj klientoj per nevenkebla sorĉo sin sentadis devigataj silabadi de antaŭe kaj de poste, dum ili ŝajne aŭskultadis la sinjorojn Snitchey kaj Craggs, ne komprenante eĉ unu vorton de tio, kion tiuj ĉi parolis.

Snitchey kaj Craggs ambaŭ estis edzigitaj. Snitchey kaj Craggs estis la plej bonaj amikoj en la mondo kaj havis reciproke efektivan konfidon ; sed, kiel ofte okazas en la vivo, sinjorino Snitchey el principo rigardadis sinjoron Craggs kun okuloj suspektemaj, kaj tion ĉi saman rilate la sinjoron Snitchey faradis sinjorino Craggs. “Kun via Snitchey,” iafoje diradis la laste dirita sinjorino al sinjoro Craggs, “mi tute ne scias, kion vi volas kun via Snitchey. Vi fidas tro multe vian Snitchey, mi diras, kaj mi nur volus, ke vi neniam en alia maniero konvinkiĝu je tio ĉi.” Reciproke sinjorino Snitchey ripetadis al sia edzo, ke se li iam de iu estos kondukita sur malĝustan vojon, ĝi estos per tiu ĉi homo, kaj ke se iu havas malvereman okulon, ĝi estas Craggs. Malgraŭ tio ĉi ili tamen entute estis tre bonaj amikoj ; kaj inter sinjorino Snitchey kaj sinjorino Craggs estis malvasta ligo defenda kaj ataka kontraŭ la oficejo, kiu en iliaj okuloj estis ĉambro de suspektaĵoj kaj komuna malamiko plena je danĝeraj kaj misteraj maĥinacioj.

Kaj tamen de tiu ĉi oficejo Snitchey kaj Craggs ricevadis sian mielon. Tie ĉi ili staradis iafoje en belaj vesperoj apud la fenestro de sia ĉambro de interparoloj, kiu eliradis sur la malnovan kampon de batalo, kaj miradis (sed ordinare nur kiam la ĵurintaj juĝantoj sidadis, la amasaj okupoj faradis ilin sentimentalaj) la malsaĝecon de la homoj, kiuj ne povas ĉiam vivi inter si en paco kaj sian disputon trankvile fini en juĝejo. Tie ĉi tagoj, semajnoj, monatoj kaj jaroj pasadis super ili, kaj sole ilia juĝa kalendaro, la iom post iom pli malgrandiĝanta