“En ĉiu parto de la unuigitaj reĝolandoj Grand-Britujo kaj Irlando,” respondis sinjoro Snitchey.
“Sekve nur perdita filo, kiu povas plu reveni al nenia patro, ne havas porkojn por gardi kaj ne povas dividi kun ili la manĝon ?” daŭrigis la kliento, balancante unu piedon sur la dua kaj rigardante al la planko.
Sinjoro Snitchey ektusis, kvazaŭ dezirante ne alpermesi la supozon, ke li partoprenas en ia alegoria prezentado de rajta rilato. Sinjoro Craggs ankaŭ ektusis, kvazaŭ volante montri, ke tio ĉi estas la opinio de la firmo.
“Ruinigita en la aĝo de tridek jaroj,” diris la kliento. “Hm !”
“Ne ruinigita, sinjoro Warden,” respondis Snitchey. “Tiel malbona la afero ankoraŭ ne estas. Vere, ke vi faris ĉion, kion vi povis, tion ĉi mi devas diri, sed vi ne estas ruinigita. Iom da sinlimigado…”
“Al diablo kun la sinlimigado,” diris la kliento.
“Sinjoro Craggs, vi permesos al mi preneton da tabako ? Mi dankas.”
Kiam la trankvilanima advokato metis la preneton en la nazon, videble kun granda gusto kaj tute profundigita en la ĝuado, la vizaĝo de la kliento iom post iom glatiĝis, kaj ridetante li diris :—
“Vi parolas pri sinlimigado. Kiel longe ?”
“Kiel longe ?” ripetis Snitchey, enflarante la tabakon de la fingroj kaj ŝajnante kalkuli en pensoj ; “en bonaj manoj—eble en la manoj de Snitchey kaj Craggs—ses aŭ sep jarojn.”
“Ses aŭ sep jarojn ne manĝi !” diris la kliento kun ĉagrena rido kaj senpacience movante sin sur la seĝo.
“Ses aŭ sep jarojn ne manĝi, sinjoro Warden, estus efektive io neordinara,” diris Snitchey. “En la daŭro de tiu ĉi tempo vi povus sole per sinmontrado jam perlabori novan teraĵon. Sed ni ne pensas ke vi povus ĝin fari, kaj tial ni ĝin ankaŭ ne konsilas al vi.”
“Kion do vi al mi konsilas ?”
“Sinlimigadon,” ripetis Snitchey. “Kelkaj jaroj da sinlimigado sub nia observado denove liberigus vian propraĵon. Sed en tiu okazo vi devus vivi en la eksterlando. Kaj tuŝante la nemanĝadon, ni povas