al vi eĉ nun jam donadi kelkajn centojn da funtoj da sterlingoj ĉiujare, sinjoro Warden.”
“Kelkajn centojn da funtojn ?” diris la kliento. “Kaj mi foruzadis milojn !”
“Tion ĉi,” respondis sinjoro Snitchey, garde remetante la paperojn en la feran keston, “tion ĉi oni tute ne povas dubi. Oni tute ne povas dubi,” ripetis li malrapide, daŭringante medite sian okupon.
La advokato tre kredeble konis bone la homon, kun kiu li havas aferon ; en ĉia okazo lia seka kaj komika maniero de agado havis bonan influon sur la ĉagrenon de la kliento kaj inklinigis lin esti malkovrita kaj pli parolema. Aŭ eble la kliento konis la karakteron de sia interparolanto kaj nur ellogis la kuraĝigajn proponojn por povi pli bone defendi unu planon, kiun li volis malkovri. Li levis nun iom post iom la kapon kaj rigardis siajn trankvilanimajn konsilantojn kun rideto, el kiu baldaŭ fariĝis rido.
“En la vero, mia estimata amiko”—sinjoro Snitchey montris sur sian kompanianon : “Snitchey kaj, pardonu, kaj Craggs.”
“Mi petas sinjoron Craggs pardoni al mi,” diris la kliento. “En la vero, miaj estimataj amikoj,”—li klinigis sin antaŭen kaj mallaŭtigis la voĉon—“ankoraŭ vi tute ne scias, kiel malbone estas al mi.”
Sinjoro Snitchey ekrigardis lin tute mirigite kaj timigite. Sinjoro Craggs mezuris lin per tia sama rigardo.”
“Mi estas ne sole terure enŝuldigita,” diris la kliento, “sed ankaŭ terure…”
“Ja ne enamiĝinta ?” ekkriis Snitchey.
“Jes !” diris la kliento, reĵetante sin sur la seĝon kaj kun la manoj en la poŝoj rigardante ambaŭ advokatojn. “Terure enamiĝinta.”
“Kaj ne en heredantinon ?” demandis Snitchey.
“Ne en heredantinon.”
“Kaj ankaŭ ne en riĉan sinjorinon ?” daŭrigis demandadi la advokato.
“Ne riĉa, kiom mi scias—esceptinte je beleco kaj virto.”