miajn intencojn kaj poste lasi al vi fari por mi rilate miajn aferojn monajn ĉion plej bone, kion vi nur povas, ĉar vi komprenas, se mi nun forkuros kun la bela filino de la doktoro (kaj mi esperas tion ĉi fari kaj fariĝi per ŝia amo alia homo), tio ĉi por la unua minuto estos pli multekosta, ol se mi sola forkurus. Sed mi per alia vivo tion ĉi baldaŭ ree ŝparos.”
“Mi pensas, ke estos pli bone, se ni ĝin ne aŭskultados, sinjoro Craggs ?” diris Snitchey kaj rigardis sian kompanianon.
“Mi ankaŭ pensas tion,” diris Craggs. Sed ambaŭ atente aŭskultadis.
“Vi ne devas tion ĉi aŭskulti,” respondis ilia kliento. “Mi ĝin tamen rakontos. Mi ne intencas demandi la doktoron, ĉu li konsentas, ĉar li ja ne donus ŝin al mi. Sed mi volas fari al la doktoro nenion malbonan, ĉar (ekster tio, ke tiaj bagateloj ne estas aferoj seriozaj, kiel li diras) mi lian infanon, mian Marion’on, volas liberigi de io, kies proksimiĝadon ŝi—kiel mi scias—vidas kun timo kaj doloro ; mi parolas pri la reveno de ŝia amanto. Se io en la mondo estas vera, ĝi estas tio, ke ŝi lian revenon timas. Tiom neniu estas malvastigata en siaj rajtoj. Vere, mi nun vivas kiel ĉasata hundo, mi nur en mallumo kuraĝas eliri, kaj ne estas permesite al mi veni en mian domon kaj en mian propran posedaĵon ; sed tiu ĉi domo kaj tiu ĉi posedaĵo iam denove apartenos al mi, kiel vi scias kaj diras ; kaj Marion, kiel mia edzino, estos post dek jaroj—vi diras ĝin mem, kaj vi ne estas sangvina—kredeble pli riĉa, ol se ŝi ligiĝos kun Alfred Heathfield, kies revenon ŝi atendas kun timo (ne forgesu tion ĉi) kaj kies amo kaj ankaŭ nenia amo en la mondo—ne povas esti pli varmega, ol la mia. Al kiu nun estas farate tro multe ? Ĉio estas farata laŭ rajto kaj justeco. Mia afero estas tiel justa, kiel lia, se ŝi decidas favore por mi ; kaj mi lasos la aferon al ŝia decido. Estos al vi agrable ne pli aŭdi pri tiu ĉi afero, kaj mi ankaŭ pli vin per tio ĉi ne embarasos. Vi konas nun miajn intencojn kaj miajn bezonojn. Kiam mi devas forlasi Anglujon ?”
“Post unu semajno,” diris Snitchey. “Sinjoro Craggs ?…”