Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Al la Legantoj.

En la unuaj jaroj de la ekzistado de Esperanto unu sinjoro montris al mi germanan libron (tradukon de verko de Dickens) kaj diris : ĉi tion oni certe ne povus traduki en Esperanton. Por konvinki tiun sinjoron, ke li eraras, mi prenis la libron kaj tradukis ĝin.

Ĉar la verko ne sole ne estas tradukita el la originalo, sed mi eĉ ne komparis ĝin kun la originalo, tial mi dum longan tempon ne deziris reeldoni ĝin. Sed kelkaj amikoj trovis, ke por multaj esperantistoj eble estos interese legi libron aperintan en la unuaj jaroj de Esperanto ; tial mi cedis al ilia deziro kaj donis mian konsenton por reeldono de la verko.

L. L. Zamenhof