“Ankoraŭ iom pli frue, mi konsilus,” respondis Craggs.
“Post unu monato,” diris la kliento, observinte ambaŭ vizaĝojn. “De hodiaŭ post monato mi forveturos.”
“Ĝi estas tro longa tempo,” diris Snitchey ; “tro longe. Sed ĝi tiel restu. Mi pensis, ke li postulos por si tri monatojn,” murmuris li al si mem. “Ĉu vi volas foriri ? Bonan nokton, sinjoro !”
“Bonan nokton !” respondis la kliento kaj skuis al ambaŭ la manon. “Vi vidos ankoraŭ, kiel bone mi scias uzi mian riĉecon. De nun Marion estas mia stelo de feliĉo !”
“Gardu vin sur la ŝtuparo, sinjoro !” diris Snitchey ; “ĉar tie la stelo ne lumas. Bonan nokton !”
“Bonan nokton !” respondis sinjoro Warden.
Ambaŭ kompanianoj eliris sur la ŝtuparon kaj lumigis al li ; kiam li jam estis foririnta, ili ankoraŭ staris kaj rigardadis sin reciproke.
“Kion vi diras al tio ĉi, sinjoro Craggs ?” diris Snitchey.
Sinjoro Craggs balancis la kapon.
“Ni opiniis en la tago, kiam havis lokon tiu transdono, ke en la maniero, kiel la paro diris al si adiaŭ, estis io stranga, tion ĉi mi memoras,” diris Snitchey.
“Jes, jes,” diris sinjoro Craggs.
“Eble li trompiĝas,” daŭrigis sinjoro Snitchey, ŝlosante la fajreltenan keston kaj metante ĝin sur ĝian ordinaran lokon ; “sed se tiel ne estas, iom da facilanimeco kaj malfideleco ankaŭ ne estus mirindaĵo, sinjoro Craggs, kaj tamen mi opinius la belan vizaĝeton tre fidela. Ŝajnas al mi,” diris Snitchey, surmetante sur sin sian superveston kaj la gantojn (estis tre malvarme ekstere) kaj estingante unu kandelon, “kvazaŭ ŝia karaktero en la lasta tempo fariĝis pli forta kaj pli serioza, pli simila al la karaktero de ŝia fratino.”
“Sinjorino Craggs havis tiun saman opinion,” rimarkis Craggs.
“Mi efektive ion donus,” diris Snitchey, kiu en vero estis tre bonkora, “se mi povus kredi, ke sinjoro Warden trompiĝis en sia kalkulo ; sed kiel ajn facilanima kaj nekonstanta li estas, li tamen konas la mondon kaj la homojn (kaj estus malbone, se estus alie, ĉar