Saltu al enhavo

Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

por sia konado il pagis sufiĉe kare) ; kaj mi ne povas al mi prezenti, ke ĝi estas kredebla. Ni faros plej bone, se ni nin ne enmiksos ; ni povas fari nenion pli, sinjoro Craggs, ol silenti.”

“Nenion pli,” respondis Craggs.

“Nia bona amiko, la doktoro, rigardas tiajn aferojn indiferente,” diris Snitchey balancante la kapon. “Mi almenaŭ volus esperi, ke li ne bezonos sian filozofion. Nia amiko Alfred parolis pri la batalo de l’ vivo,”—li denove balancis la kapon,—“mi esperas almenaŭ, ke li ne falos en la komenco de la batalo. Ĉu vi havas vian ĉapelon, sinjoro Craggs ? mi estingos la duan kandelon.”

Ricevinte jesan respondon de sinjoro Craggs, sinjoro Snitchey faris, kiel li diris, kaj palpante ili eliris el la ĉambro de interparoloj, kiu nun estis tiel malluma, kiel la objekto de ilia parolado, aŭ kiel la advokataĵo entute.


Mia historio kondukas min nun en malgrandan malbruan ĉambron de instruitulo, kie en tiu sama vespero la fratinoj kaj la freŝa maljuna doktoro sidis antaŭ la agrabla kameno. Grace kudris, Marion legis el libro. La doktoro en nokta surtuto kaj pantofloj, tenante la piedojn sur la varma tapiŝo, sidis en la ava seĝo, aŭskultis la legantinon kaj rigardadis siajn filinojn.

Ili estis tre belaj. Du pli agrablaj vizaĝoj neniam ankoraŭ faris angulon kamenan ĉarma kaj sankta. Ion de ilia malegaleco la forpasintaj tri jaroj deviŝis ; kaj sur la pura frunto de la pli juna fratino, en ŝia okulo kaj en la tono de ŝia voĉo oni povis rimarki tiun saman seriozan korecon, kiun ĉe ŝia pli maljuna fratino la senpatrine travivita juneco jam longe maturigis. Tamen ĉiam ankoraŭ ŝi ŝajnis pli ĉarma kaj pli malforta ol la dua ; ĉiam ankoraŭ ŝi ŝajnis metadi sian kapon sur la bruston de sia fratino, fidadi je ŝi kaj serĉadi konsilon kaj helpon en ŝiaj okuloj, en tiuj ĉi karaj okuloj, tiel trankvilaj, tiel klaraj kaj tiel afablaj kiel antaŭe.

“Kaj kiam ŝi nun estis en la patra domo,” legis Marion el la libro, “kiu estis al ŝi tiel kara pro ĉiuj tiuj rememoroj, ŝi komencis sentadi,