“Ho, mia Dio, nenio al mi estas,” respondis Clemency—kaj ŝi estis prava, se oni povis juĝi laŭ ŝia bone sapita vizaĝo, el kiu kiel ordinare brilis la efektiva esenco de bona humoro, per kio ŝi, kiel ajn ne bela ŝi estis efektive fariĝis simpatia. Kontuzitaj kubutoj ordinare ne estas kalkulataj al belaĵoj ; sed en la irado tra la vivo estas ĉiam pli bone sur la malvasta vojo malbonigi al si la kubutojn anstataŭ la bona humoro ; kaj tuŝante tion ĉi lastan, Clemency estis tiel freŝa kaj sana, kiel ĉia belulino en la tuta lando.
“Ho, nenio al mia estas,” diris Clemency kaj tute eniris tra la pordo, “sed venu iom pli proksimem, sinjoro !”
Iom mirigite la doktoro plenumis ŝian deziron.
“Vi diris, ke mi donu al vi neniun, kiam ŝi apudestas, vi scias,” diris Clemency.
Iu fremda en la familio, laŭ ŝia strange okulado ĉe tiuj ĉi vortoj kaj la aparta loga movo de ŝiaj kubutoj, kvazaŭ ŝi volus ĉirkaŭpreni sin mem, povus eble pensi, ke “neniun” signifa, ĉe la plej favora klarigado, honestan kison. Efektive ŝajnis, ke la doktoro en la unua minuto mem ne sciis, kion li devas pensi ; sed li baldaŭ retrankviliĝis, kiam Clemency, traserĉinte en ambaŭ poŝoj—ŝi komencis de la ĝusta poŝo, poste fosis en la malĝusta kaj fine revenis al la ĝusta—ellevis leteron.
“Britain preterveturis,” ŝi diris, transdonante la leteron al la doktoro, “kiam la poŝto venis, kaj li atendis. En la angulo staras A.H. Mi vetas, ke sinjoro Alfred revenas. Ni havos feston de edziĝo en la domo—mi havis matene du kulerojn en la taso. Ho, Dio, kiel malrapide li ĝin malfermas.”
Ŝi parolis ĉion tion ĉi kiel monologon, dum en sia malpacienco sciiĝi la novaĵon, ŝi levis sin sur la finetojn de la piedoj kaj el sia antaŭtuko faris korktirilon kaj el sia buŝo botelon. Fine, perdinte la paciencon atendi, dum la doktoro kun la letero ĉiam ankoraŭ ne estis preta, ŝi subite returne mallevis sin sur la plandojn kaj ĵetis sian antaŭtukon kiel kovrilon trans la kapon, plena je muta malespero kaj ne povante plu ĝin elteni.