“Diru al li, amata Grace,” respondis Marion, “ke neniam ŝuldo tiel noble, tiel grandanime, tiel elteneme estis plenumata, ke mi vin de tiu tempo kun ĉiu tago pli amis ; kaj ke mi vin nun tiel senfine amas !”
“Tion ĉi mi ne povas al li diri,” respondis ŝia fratino, ŝin ĉirkaŭprenante ; “miajn meritojn la fantazio de Alfred al si pentru. Li sufiĉe trograndigos, kara Marion, tute kiel vi.”
Ŝi nun reprenis sian laboron, kiun ŝi estis formetinta el la mano, kiam ŝia fratino parolis kun tia tuŝiteco de l’ koro, kaj ŝi denove kantetis la malnovan kanton, kiu tiel plaĉis al la doktoro. Kaj la doktoro, ĉiam ankoraŭ sidante en la apoga seĝo, aŭskultis la kanton, batis la takton al ĝi sur sia genuo per la letero de Alfred, rigardis siajn filinojn kaj diris al si, ke inter la multaj vantaĵoj de la vanta mondo tiuj ĉi almenaŭ estas sufiĉe belaj.
Dume Clemency Newcome, plenuminte sian alporton de sciigo kaj atendinte en la ĉambro, ĝis ŝi ĉion sciis, iris returne en la kuirejon, kie sinjoro Britain post la vespermanĝo faris al si oportune, ĉirkaŭite de tia grandanombra kolekto da brilantaj kovriloj de potoj, pure frotitaj patoj, poluritaj pladoj, brilantaj kaldronoj kaj aliaj signoj de ŝia diligento sur la muroj kaj sur la bretoj, ke li sidis kvazaŭ en la mezo magazeno de speguloj. La plej granda parto el ili vere donis ne tre flatan repentron de li ; ankaŭ iliaj prezentaĵoj estis tute ne egalaj ; ĉar kelkaj donis al li tre longan vizaĝon, kelkaj tre larĝan, aliaj sufiĉe agrablan kaj aliaj tre malbelan, ĉiu laŭ sia maniero de reprezentado, tiel same, kiel faras la homoj. Sed en tiu ili ĉiuj konsentis, ke inter ili tute oportune sidas individuo, tenanta la pipon en la buŝo kaj kruĉon da biero apud si kaj balancanta kun esprimo de grandanimeco la kapon al Clemency, kiam ŝi sidiĝis al tiu sama tablo.
“Nu, Clemency,” diris Britain, “kiel vi nun fartas ? kaj kio nova estas ?”
Clemency diris al li, kion ŝi sciiĝis, kaj li akceptis tion ĉi tre afable. Bona ŝanĝiĝo estis videbla ĉe Benjamin de la kapo ĝis la piedoj. Li estis multe pli larĝa pli ruĝa, pli gaja kaj pli gajiga. Ĝi elrigardis,