Saltu al enhavo

Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kvazaŭ lia vizaĝo estis antaŭe kunligita en tuberon kaj nun estis disligita kaj elglatigita.

“Tio ĉi kredeble estos nova negoco por Snitchey kaj Craggs,” li diris, kun oportuneco blovante nubojn de fumo en la aeron.

“Kaj ni eble denove estos atestantoj, Clemency !”

“Dio !” respondis Clemency kun la kutima movo de siaj amataj membroj : “Mi volus ke mi tio estu, Britain !”

“Kio ?”

“Ke mi estu la persono, kiu devas edziniĝi !”

Benjamin prenis la pipon el la buŝo kaj kore ridis. “Jes, vi estas tute la ĝusta por tio ĉi,” li diris ; “malfeliĉa Clemency !” Clemency de sia flanko ridis tiel same kore kiel li, kaj ŝajnis, ke la penson ŝi trovas tiel same amuza, kiel li. “Jes,” ŝi konsentis, “mi estas tute la ĝusta por tio ĉi, ne vere ?”

Vi neniam edziniĝos, kompreneble,” diris sinjoro Britain kaj prenis la pipon returne en la buŝon.

“Vi efektive pensas, ke ne ?” diris Clemency tute senkulpe.

Sinjoro Britain balancis la kapon. “Nenia espero por tio ĉi !”

“Pripensu nur !” diris Clemency. “Mi pensas, ke vi ĝin baldaŭ faros, Britain ; ne vere ?”

Tiel subite metita demando pri tia grava afero postulis pripenson. Li elblovis grandan nubon da fumo kaj, metante la kapon jen dekstren jen maldekstren, li ĝin ĉirkaŭrigardadis, kiel se tiu ĉi nubo estus la demando kaj li ĝin ridardus de diversaj punktoj de vidado, kaj li respondis, ke li la aferon ankoraŭ ne bone klarigis al si, sed—jes, jes, li eble ankoraŭ decidiĝos tion ĉi fari.

“Kiu ajn ŝi estos, mi deziras al ŝi feliĉon !” ekkriis Clemency.

“Ho, tio ĉi al ŝi ne mankos,” diris Benjamin, “certe ne.”

“Sed ŝi ne vivus tiel feliĉa kaj ne havus tiel tute bonan kaj amindan edzon,” diris Clemency, duone metinte sin super la tablon kaj medite rigardante la kandelon, “se mi antaŭe ne estus—ne ĉar mi intencis, ĉar ĝi estis pura kuntrafiĝo ; ne vere, Britain ?”

“Certe,” respondis sinjoro Britain en plena ĝuado de la pipo, en la