Saltu al enhavo

Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

stato kiam la fumanto povas malfermi la buŝon nur tre malmulte por paroli ; en oportuna trankvileco sidas sur sia seĝo kaj povas turni al sia kunsidanto nur la okulojn kaj ankaŭ tiujn ĉi tre malrapide kaj serioze.

“Ho, mi estas al vi tre danka, Clemency, tion vi ja scias !”

“Dio, kiel bela estas la penso pri tio ĉi !” diris Clemency.

“Vi scias, mi faris diversajn esplorojn pri tio kaj alia,” daŭrigis sinjoro Britain kun la peza seriozeco de saĝegulo, “ĉar mi ĉiam havis spiriton sieman kaj legis multaijn librojn pri la bonaj kaj malbonaj flankoj de la teraj aferoj, ĉar mi en mia juneco min okupadis je la literaturo.”

“Efektive !” ekkriis mirante Clemency.

“Jes,” diris sinjoro Britain ; “du el miaj plej bonaj jaroj mi staris post la pordo de butiko de antikvaĵisto, preta postkuri, se iu metus ian libron en la poŝon ; poste mi estis disportanto ĉe modistino, kaj en tiu ĉi ofico mi en vakstolaj paketoj alportadis al la homoj nenion ekster trompaĵo kaj malveraĵo—per kio mia animo estis malĝojigita kaj mia konfido je la homa naturo estis detruita. Kaj post tio mi tie ĉi en tiu ĉi domo aŭdis multe da parolaĵo, kiu mian animon ankoraŭ pli malgajigis ; kaj post ĉio tio ĉi mia opinio estas, ke kiel certa kaj agrabla kvietigisto de la animo kaj bona kondukanto tra la vivo nenio estas pli bona, ol la raspilo de muskato.”

Clemency volis ion aldoni, sed li antaŭvenis al ŝi.

“Ligita,” li serioze aldonis, “kun fingringo.”

“Faru kion vi volas, kaj tiel plu, ne vere ?” rimarkis Clemency, en la ĝojo pro la konfeso metante unu brakon trans la duan kaj karesante al si la kubuton.

“Tia kerna diro, ne vere ?”

“Mi cetere ne scias,” diris sinjoro Britain, “ĉu oni povus ĝin nomi vera filozofio. Mi iom dubas tion ĉi ; sed ĝi bone eltenas kaj ŝparas multe da ĉagreno, kion la ĝusta filozofio ne ĉiam faras.”

“Rememoru nur, kiel vi mem iafoje insultadis,” diris Clemency.

“Ha !” diris sinjoro Britain. “Sed la plej rimarkinda estas,