“Estas tiel silente, kiel sur la tombejo,” diris Clemency, rigardante post li ; “kaj ankaŭ preskaŭ tiel same timige !”
Rigardante returne en la kuirejon, ŝi en timego ekkriis, kiam facila figuro al ŝi proksimiĝis. “Kiu tie ?”
“Silentu !” murmuretis al ŝi ekscitite Marion. “Vi min ĉiam amis, ne vere ?”
“Amis ? infano ! Certe !”
“Mi ĝin scias. Kaj mi povas al vi konfidi, ne vere ? Mi nun havas tie ĉi preskaŭ neniun, al kiu mi povus konfidi !”
“Jes,” diris Clemency kore.
“Iu estas ekster la domo,” diris Marion kaj montris al la pordo, “kiun mi hodiaŭ vespere ankoraŭ devas vidi, kaj paroli kun li. Michael Warden, pro Dio, foriru. Nun ne !”
Clemency suprizite kaj maltrankvile ektremis, kiam sekvante la rigardon de la parolantino, ŝi ekvidis malluman figuron, starantan antaŭ la pordo.
“En minuto vi povas estis malkaŝita,” diris Marion. “Nun ne ! Atendu, se estas eble, en ia kaŝita loko. Mi tuj venos.” Li salutis ŝin per la mano kaj malaperis. “Ne iru dormi. Atendu min tie ĉi !” diris Marion kun maltrankvila rapideco. “Mi jam antaŭ unu horo volis paroli kun vi. Ho, ne perfidu min !”
Marion kaptis ekscitite ŝian manon kaj premis ĝin al la brusto— movo, kiu en sia paso estis pli elokventa, ol la plej varmega petado per vortoj. Poste ŝi foriris, kiam la radioj de la revenanta lanterno komencis lumigadi la ĉambron.
“Ĉio trankvila kaj silenta. Neniu estas. Kredeble imago,” diris sinjoro Britain, ferminte kaj riglinte la pordon. “Unu el la sekvaĵoj de viva fantazio. Ha ! kio estas ?”
Clemency, kiu ne povis kaŝi sian ekscitecon, pala kaj tremanta per la tuta korpo sidis sur seĝo.
“Kio estas ?” ŝi ripetis kaj frotis al si la manojn kaj kubutojn, penante trankviliĝi kaj rigardante ĉien, nur ne al li en la vizaĝon. “Estas bele de via flanko, Britain ! Antaŭe vi enpelas min en