Saltu al enhavo

Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

teruron per bruado kaj per lanternoj kaj per Dio scias ankoraŭ kio… Kio estas ? Ho, jes !”

“Se vi ricevas teruron de lanterno, Clemmy,” diris sinjoro Britain, tute trankvilanime ĝin estingante kaj ree pendigante, “tiam la terura fantomo estas facile forpelebla. Sed vi ja ordinare estas sufiĉe kuraĝa,” li diris kaj haltis, por ŝin atente rigardi ; “kaj vi estis ja ankaŭ tute trankvila post la bruado kaj la lanterno. Kio venis al vi en la kapon ? ja ne ia penso ?”

Sed ĉar Clemency tute kiel ordinare deziris al li bonan nokton kaj ŝajnis sin prepari por iri dormi, tial ankaŭ Malgrand-Britain diris al ŝi bonan nokton, farinte ankoraŭ la originalan rimarkon, ke neniu scias, kio al la virinoj povas veni en la kapon ; li prenis sian kandelon kaj iris dormeme la la lito.

Kiam ĉio denove estis trankvila, Marion revenis.

“Malfermu la pordon,” ŝi diris, “kaj restu apud mi, dum mi kun li ekstere parolos.”

Kiel ajn timema ŝia agado estis, ĝi tamen montris firman kaj neŝanceleblan decidon, al kiu Clemency ne povis kontraŭstari. Ŝi mallaŭte malriglis la pordon, sed antaŭ ol ŝi turnis la ŝlosilon en la seruro, ŝi returne rigardis la junan fraŭlinon, kiu nur atendis la malfermadon, por eliri.

La vizaĝo ne estis deturnita aŭ turnita al la tero, sed rigardis ŝin plene kaj libere en floro de juneco kaj beleco. Neklara sento pri la malforta baro, kiu estas inter la feliĉa patra domo kaj la honesta amo de la bela knabino, penso pri la malĝojo en tiu ĉi domo kaj la detruo de ĝiaj plej belaj esperoj, venis en la simplan animon de Clemency kaj frapis ŝian molan koron tiel profunde, tiel forte plenigis ĝin je malĝojo kaj kunsento, ke ŝi, verŝante riveron da larmoj, metis siajn brakojn ĉirkaŭ la kolon de Marion.

“Mi scias nur malmulte, kara infano,” diris Clemency, “tre malmulte ; sed mi scias, ke tio ĉi ne estas bona. Pripensu, kion vi faras.”

“Mi multajn fojojn ĝin pripensis,” diris Marion kviete.