iom malĝoje. Kaj kisante ŝian frunton, ŝi mallaŭte murmuretis al si, ke Grace ĉiam estis patrino por ŝi, kaj ke ŝi ŝin amas kiel infano !
Kaj ŝi povis la brakon meti al si ĉirkaŭ la kolon, kiam ŝi sin metis sur la kusenon,—kaj la brako kvazaŭ konscie ĉirkaŭprenis ŝin defendante kaj amante—kaj kvazaŭ murmuretis al la delikataj lipoj : Dio vin benu !
Kaj ŝi povis eĉ trankvile ekdormi, malhelpata nur de unu sonĝo, en kiu ŝi per sia senkulpa kaj tuŝanta voĉo ekkriis, ke ŝi estas tute sola kaj ke ĉiuj ŝin forgesis.
Monato baldaŭ pasas, eĉ se ĝi iras malrapide. La monato, kiu estis inter tiu ĉi nokto kaj la reveno, rapide pasis kaj forflugis, kiel pasanta nebulo.
La tago venis. Malkvieta vintra tago, kiu la malnovan domon ofte tremigadis kvazaŭ de frosto. Tago, kiu la hejman doman internaĵon faras duoble kara, al la kamena angulo donas novajn agrablaĵojn, ĵetas ruĝetan flamon sur la vizaĝojn kolektitajn ĉirkaŭ la kameno kaj igas la grupojn ĉirkaŭ ĉiu kameno fari pli malvastan kaj pli intiman ligon kontraŭ la elementoj, kiuj ekstere sovaĝas. Kruda vintra tago, kiu plej bone preparas por agrabla vespero, kovritaj fenestroj, afablaj amikaj vizaĝoj, muziko, ridado, dancado, luma kandelaro kaj societa plezuro !
Pri ĉio tio ĉi la doktoro zorgis, por saluti Alfredon. Ili sciis, ke li povas veni ne pli frue, ol en la nokto ; kaj ili intencas, li diris, resonigi la nokton de la ĝojo, kiam li venos. Ĉiuij liaj amikoj devis esti kolektitaj. Devis manki nenia vizaĝo, kiun li konis kaj amis. Ne, ili ĉiuj devis tie ĉi esti.
Tiel gastoj estis invititaj, kaj muziko est si mendita, kaj tabloj preparitaj, kaj la salono de dancado aranĝita, kaj kun gastena malavareco estis riĉe zorgita pri ĉiu societa bezono. Ĉar estis
kristonasko kaj liaj okuloj jam de longe ne vidis la anglan ilekson[1] kaj
- ↑ Brita emblemo de Kristnasko.