Saltu al enhavo

Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ĝian malluman konstantan verdaĵon, la salono de dancado estis ornamita je tio ĉi ; kaj la ruĝaj beroj sendadis al li el la malluma foliaro anglan saluton al la veno.

Ĝi estis labora tago por ĉiuj, sed por neniu tiel multe, kiel por Grace, kiu senbrue ĉie laboradis kaj estis la gaja animo de ĉiuj preparadoj. Multajn fojojn en tiu ĉi tago (kiel ankaŭ multajn fojojn en la daŭro de la monato, kiu pasis) Clemency time esplorante rigardadis Marion’on. Ŝi estis eble iom pli pala, ol ordinare, sed sur ŝia vizaĝo estis ĉarma decida trankvileco, kiu faris ĝin pli aminda, ol ĉiam.

En la vespero, kiam ŝi estis vestita kaj portis en siaj haroj kronon, kiun Grace mem tien enplektis—ĝi estis la amataj floroj de Alfred, kaj tial Grace ilin elektis—tiu malnova esprimo, plena je pensoj, preskaŭ malĝoja kaj tamen tiel plena je spirito, nobla kaj feliĉa, kuŝis denove sur ŝia frunto kaj faris ŝin centoble pli ĉarma.

“La plej proksima krono, kiun mi plektos en tiujn ĉi harojn, estos la krono fianĉina,” diris Grace ; “aŭ mi estas malbona profetino !”

La fratino ridetis kaj firme ŝin tenis en siaj brakoj.

“Ankoraŭ unu momenton, Grace. Ne forlasu min ankoraŭ. Ĉu vi certe scias, ke nenio al mi pli mankas ?”

Tio ĉi efektive ŝin tute ne interesis. Ŝi pensis pri la vizaĝo de sia fratino, kaj ŝia okulo kun ama initimeco firme sin tenis sur ĝi.

“Mi arto plu ne povas iri, kara infano,” diris Grace ; “kaj ankaŭ via beleco. Mi neniam vidis vin tiel bela, kiel nun.”

“Mi neniam sentis min tiel feliĉa,” respondis tiu ĉi.

“Jes, sed ankoraŭ pli granda feliĉo vin atendas. Apud alia tia kameno, tiel same ĉarma kaj intima, kiel tiu ĉi,” diris Grace, “baldaŭ sin trovos Alfred kun lia juna edzino.”

Ŝi denove ridetis. “Vi prezentas al vi feliĉan dometon, Grace. Mi vidas tion ĉi laŭ viaj okuloj. Mi ĝin scias, ĝi estos feliĉa, mia kara. Kiel feliĉa mi estas, ke mi ĝin scias !”

“Nu,” diris la doktoro, rapide enirante. “Ĉu ni ĉiuj estas pretaj, por akcepti Alfredon ? Li povas veni nur sufiĉe malfrue—ĉirkaŭ horo antaŭ noktomezo—tiel ni havas sufiĉe da tempo, por fariĝi gajaj