Saltu al enhavo

Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

antaŭ lia veno. Li ne devas veni antaŭ ol la glacio estos rompita. Disheligu la fajron, Britain ! Lasu ĝin lumi sur la ilekson, ĝis ĝi estos tute ruĝa de flamo. Ĝi estas mondo plena je sensencaĵo, mia kateto ; fidelaj amantoj kaj ĉio alia—nur sensencaĵo ; sed ni estu sensencaj kune kun la aliaj homoj kaj ni donu al nia fidela amanto furiozan salutan al la veno. Je mia vorto !” diris la doktoro kaj rigardis siajn filinojn kun fiera ĝojo, “hodiaŭ vespere mi ekster ĉiu alia sensencaĵo preskaŭ pensas, ke mi estas patro de du belaj filinoj.”

“Kaj ĉion, kion unu el ili iam faris aŭ ankoraŭ povas fari, por vin malĝojigi, kara patro,” diris Marion, “tion pardonu al ŝi nun, kiam ŝia koro estas plena. Diru, ke vi pardonas al ŝi, ke vi volas pardoni al ŝi, ke ŝi ĉiam havos parton en via amo kaj…” ŝi eksilentis kaj kaŝis sian vizaĝon sur la brusto de la maljuna homo.

“Infano, infano !” kviete diris la doktoro. “Pardoni ! kion mi bezonas pardoni ? Efektive, se niaj fidelaj amantoj revenas, por fari al ni tiajn historiojn, tiam ni devas teni ilin malproksime de ni ; ni devas sendi al ili renkonte kurierojn kaj lasi ilin veturi nur unu horon en tago, ĝis ni estos sufiĉe preparitaj, por ilin akcepti. Kisu min, mia kateto. Pardoni ! Kia malsaĝa infano vi estas ! Se vi min kvindek fojojn en tago ĉagrenus, anstataŭ tute ne, mi ĉion al vi pardonus, ekster tia peto. Kisu min, mia kateto. Prenu ! por la estinteco kaj estonteco—pura kalkulo inter ni. Disheligu la fajron ! Ĉu la homoj en la malvarma Decembra nokto devas frostiĝi ? Faru lume, varme kaj gaje, aŭ mi al tiu kaj alia certe ne pardonos !”

Tiel bonhumora kaj gaja estis la doktoro ! Kaj la fajro estis disheligita, kaj la kandeloj lume brilis, kaj gastoj venadis, kaj gaja movado komenciĝis, kaj ĉarma tono de ĝoja eksciteco jam regis en la tuta domo.

Ĉiam pli kaj pli da gastoj venis. Lumaj okuloj salutadis Marion’on ; ridetantaj lipoj deziradis al ŝi feliĉon ; saĝaj patrinoj ludadis kun la ventumilo kaj esprimadis la esperon, ke ŝi ne estos tro juna kaj facilanima por la doma vivo ; flamaj patroj falis en malfavoron, ĉar ili tro multe admiradis ŝian belecon ; filinoj ŝin enviis, filoj enviis lin ;