“Ho, ŝi estas tute sana, sinjoro Craggs.”
“Jes… mi… ĉu ŝi estas tie ĉi ?” demandis Craggs.
“Tie ĉi ! Ĉu vi ŝin tie ne vidas ? Ŝi nun komencas dancon,” diris Grace.
Sinjoro Craggs surmetis la okulvitrojn, por pli bone vidi, rigardis Marion’on kelkan tempon, tusis kaj metis la okulvitrojn kun kontenta mieno returne en la ingon kaj en la poŝon.
Nun eksonis la muziko kaj la dancado komenciĝis. La hela fajro gaje krakadis kaj saltadis, kvazaŭ ĝi pro grada ĝojo mem volus danci. De tempo al tempo ĝi ridadis, kvazaŭ ĝi volus ankaŭ fari muzikon. Iafoje ĝi briladis kaj ruĝe flamadis, kvazaŭ ĝi estus la okulo de la malnova ĉambro, kaj iafoje tiu ĉi okulo ruze okuladis, kiel gaja maljunulo, kiam li vidas, kiel la pli junaj murmuretas en la anguloj. Iafoje ĝi incitante ludadis kun la branĉoj de la ilekso ; kaj kiam ĝia saltanta lumo faladis sur la mallumajn foliojn, ĝi elrigardadis, kvazaŭ ili denove staras ekstere en la malvarma vintra nokto kaj tremas de la vento. Iafoje ĝia humoro fariĝadis tute sovaĝa kaj petola kaj transiradis ĉiujn limojn, kaj tiam ĝi laŭte ridante ŝutadis inter la dancantojn pluvon da senkulpaj fajreroj kaj en sovaĝa ĝojo levadis sin en la malnovan tubon de l’ kameno.
Preskaŭ jam finiĝis dua danco, kiam sinjoro Snitchey kaptis la brakon de sia kompaniano, rigardanta la dancadon.
Sinjoro Craggs ekstaltis, kvazaŭ lia amiko estus fantomo.
“Ĉu li foriris ?” li demandis.
“Silente !” diris Snitchey. “Li estis ĉe mi pli ol tri horojn. Li ĉion trarigardis kaj volis precizan kalkulon. Li… Ahem !”
La danco finiĝis. Marion preteriris tre proksime preter li, kiam li parolis. Ŝi rimarkis nek lin nek lian kompanianon, sed rigardadis sur sian fratinon en la fino de la salono, kiam tiu malrapide paŝadis tra la sin puŝanta amaso kaj malaperis el ŝiaj okuloj.
“Vi vidas, ĉio estas bona kaj ĝusta,” diris sinjoro Craggs. “Li jam pli ne parolis pri tio, mi pensas ?”
“Eĉ ne unu vorton !”