“Kaj ĉu li efektive estas for ? Ĉu li estas ekster danĝero ?”
“Li tenas sian vorton. En sia ŝelo de nukso li kun la defluo de la akvo veturas malsupren de la rivero kaj kun veloj sub la vento li naĝas en tiu ĉi malluma nokto al la maro. Li ja estas konata riskemulo. La defluo, li diris, en tiu ĉi tempo komenciĝas unu horon antaŭ noktomezo. Mi ĝojas, ke ĝi estas finita !” Sinjoro Snitchey viŝis al si la ŝviton de la vizaĝo, kiu elrigardis tute ruĝa kaj ekscitita.
“Kion vi pensas,” diris Craggs, “pri la…”
“Silente !” avertis lia singarda kompaniano kaj rigardis rekte antaŭen. “Mi vin komprenas. Parolu nenian nomon kaj ne lasu rimarki, ke ni parolas pri sekretoj. Mi ne scias, kion ni devas pensi ; kaj por diri al vi la veron, ĝi nun estas por mi tute egala. Ĝi estas vera faciligo. Mi pensas, ke lia sinanimo lin trompis. Eble la knabino ankaŭ iom koketis ; tiel ĝi ŝajnas. Ĉu Alfred estas tie ĉi ?”
“Ankoraŭ ne,” diris sinjoro Craggs, “oni lin atendas ĉiun minuton.”
“Bone,”—sinjoro Snitchey denove viŝis al si la frunton—“ĝi estas granda faciligo. Mi neniam ankoraŭ estis tiel maltrankvila de la tago, kiam ni komencis nian kompanion. Mi intencas nun ĝui la vesperon, sinjoro Craggs.”
Sinjorino Craggs kaj sinjorino Snitchey aliris al ili, kiam li elparolis sian intencon. La birdo paradiza estis en granda eksciteco, kaj la soniletoj laŭte sonis.
“Ĉiuj parolis pri tio ĉi, sinjoro Snitchey. Mi esperas, ke la negoco estas kontentigita ?”
“Per kio kontentigita, mia kara ?” demandis sinjoro Snitchey.
“Ke sendefenda virino estis elmetita al la mokado kaj priparolado de la mondo,” respondis lia edzino. “Tio ĉi estas tute laŭ la naturo de la negoco, tio ĉi estas vera.”
“Mi jam tiel longe kutimis,” diris sinjorino Craggs, “vidi la negocon ligitan kun ĉio, kio detruas la doman feliĉon, ke mi jam estas kontenta, ke mi scias, ke ĝi estas la nekaŝita malamiko de nia trankvileco. Tio ĉi almenaŭ estas honesta kaj sincera.”