Saltu al enhavo

Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“Ne eniru,” ŝi respondis, barante al li la eniron. “Foriru. Ne demandu kial. Ne eniru !”

“Kio estas ?” li ekkriis.

“Mi ne scias. Mi… mi timas pensi pri tio ĉi. Foriru. Ĉu vi aŭdas ?”

Subita bruo leviĝis en la domo. Ŝi kovris al si per la manoj la orelojn. Krio de malespero, tiel laŭta, ke nenia mano povis bari la orelon, estis aŭdata ; kaj Grace—kun teruro en la vizaĝo kaj en la gestoj—elkuris el la domo.

“Grace !” Li retenis ŝin per la brako. “Kio estas ? Ĉu ŝi mortis ?”

Ŝi liberigis sin, kiel volante rigardi al li en la vizaĝon, kaj senkonscie falis sur la teron antaŭ li.

Amaso da homoj rapide kaj brue eliris el la domo ; inter ili la patro, tenante paperon en la mano.

“Kio estas ?” ekĝemis Alfred kaj turnadis sian rigardon malespere de vizaĝo al vizaĝo, dum li sur la genuoj staris apud la sveninta. “Ĉu neniu volas min rigardi ? neniu min konas ? estas neniu, kiu dirus al mi, kio fariĝis ?”

Oni aŭdis murmuron : “Ŝi forkuris !”

“Forkuris !” li ripetis.

“Forkuris, kara Alfred !” diris la doktoro per rompita voĉo kaj kovris al si la vizaĝon per la manoj. “Forkuris el la patra domo. Tiun ĉi nokton. Ŝi diras, ke ŝi senkulpe kaj senriproĉe elektis—petas, ke ni pardonu al ŝi—kaj forkuris.”

“Kun kiu ? kien ?” li demandis rapide kaj premite.

Li suprensaltis, kiel volante ŝin sekvi ; sed kiam ili liberigis al li la vojon, li malklare rigardis ĉirkaŭen, ŝanceliĝis klekajn paŝojn returne kaj denove falis sur la teron, kie li genuis apud Grace kaj prenis unu el ŝiaj malvarmaj manoj.

Regis granda konfuzo kaj ekscito, sed sen celo kaj plano. Kelkaj ekkuris serĉi sur diversaj vojoj, aliaj alportis ĉevalojn aŭ torĉojn, aliaj laŭte paroladis inter si kaj diris, ke oni ne havas eĉ la plej malgrandan