Saltu al enhavo

Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

forflugo, kaj ĉielarko, enhavanta en si ĉiujn kolorojn, kiuj ornamis la teron kaj la ĉielon, triumfe eletendis sin sur la tuta horizonto.

En tia vespera horo malgranda drinkejo apud la vojo, bele kaŝita post granda ulmo kun ĉarma ripoza benko ĉirkaŭ la dika trunko, montris sian afablan vizaĝon al la vojaĝanto kaj logis lin per diversaj mutaj, sed signifoplenaj certigoj de amika akcepto. La ruĝeta elpendaĵo elrigardis kun siaj oraj, en la suno brilantaj literoj el la malluma foliaro de la arbo, kiel amika vizaĝo, kaj promesis bonan regalon. La trinkujo, plena je pura akvo, kaj malsupre sur la tero apartaj trunketoj de bonodora fojno igis ĉiun ĉevalon, kiu preteriris, akrigi la orelojn. La ruĝaj kurtenoj en la ĉambroj de la partero kaj la neĝe blankaj flankkurtenoj en la malgranda dormoĉambro supre kun ĉiu bloveto de la vento logis : Envenu ! Sur la brile verdaj kovriloj de la fenestroj oni povis legi en oraj literoj pri biero kaj elo[1] kaj bonaj vinoj kaj bonaj litoj, kaj apude estis tuŝanta pentraĵo de bruna ŝaŭma biera kruĉo. Sur la kornicoj de la fenestroj staris floroj en helruĝaj potoj, kiuj tre gaje falis en la okulojn sur la blanka fronto de la domo ; kaj en la malluma pordega trairo oni vidis ankoraŭ apartajn striojn da lumo, kiuj ludis ĉirkaŭ la brilantaj boteloj kaj kruĉoj.

En la pordo nun aperis modelo da mastro ; ĉar, kvankam estante malgranda, li tamen estis ronda kaj larĝa kaj staris la manoj en la poŝoj kaj la piedoj sufiĉe disstarigitaj, por esprimi fidon je sia kelo kaj senzorgan konfidon je la rimedoj de la drinkejo—tro trankvilan kaj senpretendan, por fariĝi fanfaronado. La riĉa malsekaĵo, kiu post la forta pluvo degutadis de ĉiu objekto, konvenis al li tre bone. Nenio ĉirkaŭ li havis soifon. Kelkaj georginoj kun pezaj kapoj, kiuj elrigardis super la palisaro de la bone tenata ĝardeneto, trinkis tiom, kiom ili nur povis elteni—eble eĉ iom pli multe—kaj estis plenaj je dolĉa trinkaĵo ; sed la floroj en la ĝardeno kaj en la fenestro kaj la folioj de la maljuna arbo estis en la trankvile gaja humoro de homoj,

kiuj nur tiom trinkis, kiom estas bone por ili kaj sufiĉe, por disvolvi

  1. Speco de biero.