Saltu al enhavo

Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

genuoj, kaj havante diversajn aliajn korbojn kaj pakaĵojn ĉirkaŭ si. La afabla bonkora vizaĝo kaj certa memkontenta senhelpo, kun kiu ŝi de la puŝoj de la kaleŝo balanciĝadis tien kaj reen sur sia sido, jam de malproksime rememorigadis malnovajn tempojn. Kiam ŝi venis pli proksimen, tio ĉi ankoraŭ pli estis rimarkebla ; kaj kiam la veturilo haltis apud la drinkejo kaj paro da ŝuoj, elirante el la kaleŝo, rapide flugis tra la malfermitaj brakoj de sinjoro Britain kaj kun peza ekpremo tuŝis la teron, oni povis tuj rekoni, ke tiuj ĉi ŝuoj povis aparteni al neniu alia ol Clemency Newcome.

Kaj tiel efektive estis. Je ŝi staras antaŭ ni, sana, korpulenta animo, kun tiom da sapo sur la brilanta vizaĝo, kiel antaŭe, sed kun nedifektitaj kubutoj, kiuj nun preskaŭ montris kavetojn.

“Vi longe forrestas, Clemency !” diris sinjoro Britain.

“Jes, vidu, Ben, mi havis multe por fari !” ŝi respondis, vive observante la enportadon de ŝiaj korboj kaj pakaĵoj ; “ok, naŭ, dek,— kie estas dekunu ? Ho ! mia korbo dekunu ! Estas ĝuste. Konduku la ĉevalon en la ĉevalejon, Harry, kaj se ĝi denove tusos, donu al ĝi hodiaŭ vespere varman miksitan manĝon. Ok, naŭ, dek,—nu kie estas dekunu ? Ho, mi forgesis, estas bone. Kiel fartas la infanoj, Ben ?”

“Sanaj kaj viglaj, Clemency.”

“Dio gardu iliajn ĉarmajn vizaĝojn !” diris sinjorino Britain, demetante la ĉapelon (ĉar ŝi kaj ŝia edzo estis nun en la drinkejo) kaj glatigante al si la harojn per la manplato. “Donu al mi kison, maljuna !” Sinjoro Britain ne lasis ŝin atendi.

“Mi pensas,” diris sinjorino Britain kaj eltiris tutan pakaĵon da maldikaj libroj kaj ĉifitaj paperoj el la poŝo, “mi ĉion plenumis. La kalkuloj ĉiuj pagitaj—la napoj venditaj—klakulo kun la bierfabrikanto farita—pipoj menditaj—deksep funtoj kvar ŝilingoj en la bankon pagitaj—kaj la pago al doktoro Heathfield por la infano—vi jam divenos, kiel estas.—Doktoro Heathfield denove nenion volas preni, Ben.”

“Mi tiel pensis,” rimarkis Britain.