Saltu al enhavo

Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/69

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

tute kompreni la aferon kaj longe ĉesis pensi pri ĝi. Kun tiu ĉi rimarko li kontentigis sin kaj algluis la folion post la fenestro de la botelaro, kaj Clemency, starinte kelkajn minutojn en pensoj, vekiĝis kaj rapidis for, por rigardi la infanojn.

Kvankam la mastro de la Raspilo de Muskato havis grandan estimon por sia edzino, tamen tiu ĉi estimo havis tute la malnovan patronan karakteron ; kaj ŝi forte lin amuzadis. Nenio pli mirigus lin, ol se iu tria montrus al li, kiel ŝi sola kondukas la tutan mastraĵon kaj per prudenta ŝparemeco, vigla humoro, honesteco kaj diligenteco faras lin homo bonhava. Tiel facile estas en ĉiaj cirkonstancoj (kaj tro ofte ĝi okazas) taksi la trankvilajn naturojn, kiuj neniam metas en lumon siajn meritojn, laŭ ilia propra modesta juĝo, kaj ofende sin amuzi pro eksteraj strangaĵoj kaj apartaĵoj je homoj, kies interna indo, se ni pli profunde volus rigardi, devus nin igi ruĝiĝi antaŭ ili !

Sinjoro Britain kun plezuro pensadis pri la grandanimeco, kun kiu li edziĝis je Clemency. Ŝi estis por li eterna atesto de lia bona koro, kaj li sentis, ke ŝia bonegeco estas nur jesigo de la malnova sentenco, ke la virto sin mem rekompencas.

Li algluis la folion, kaj la kvitancojn pri la negocoj de la hodiaŭa tago li enŝlosis en la ŝrankon de la drinkejo—ĉiam ridante por si pri ŝia lerteco en negocoj—kiam ŝi revenis kun la sciigo, ke ambaŭ sinjoretoj Britain sub la observado de Betsy ludas en la kaleŝejo kaj la malgranda Clemency dormas “kiel anĝelo.” Nun li ankaŭ sidiĝis al la teo, kiu en atendo de ŝia veno staris sur malgranda tablo. Ĝi estis bela malgranda bufedo kun la ordinara ornamo de boteloj kaj glasoj kaj kun solida horloĝo, kiu iris bone laŭ la minuto, (estis duono de la sesa horo) ; ĉiu objekto staris sur sia deca loko kaj estis plej perfekte brile purigita kaj polurita.

“La unuan fojon mi hodiaŭ povos trankvile sidi,” diris sinjorino Britain kaj profunde ekspiris, kvazaŭ ŝi nun sidos jam la tutan vesperon, sed ŝi tamen baldaŭ ree sin levis, por enverŝi teon al sia edzo kaj tranĉi panon kun butero. “Kiel tiu ĉi folio rememorigas min pri tempoj malnovaj !”