Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

LA BATALO DE L’ VIVO.

RAKONTO DE CHARLES DICKENS.

PARTO UNUA.

Antaŭ longa, longa tempo—tute egale kiam kaj kie en Anglujo—estis varmega batalo. Oni batalis en longa somera tago, kiam la ondanta herbo estis verda. Multaj kampaj floroj, kreitaj de la mano de la Plejpotenca por esti odora pokalo por la roso, vidis en tiu tago sian multekoloran kalikon plenigita de sango kaj mortis en teruro. Multaj insektoj, kiuj havis sian delikatan koloron de senkulpaj folioj kaj vestoj, en tiu tago novc koloriĝis de mortantaj homoj kaj lasis per sia rapidega forkuro nenaturan postesignon. La multekolora papilio sur la rando de siaj flugiloj portis sangon en la aeron. La rivereto havis ruĝan akvon. El la tero disbatita per la piedoj fariĝis marĉo, kie en malpuraj malsekaĵoj, kiuj sin kolektis en la enbataĵoj de piedoj de homoj kaj hufoj de ĉevaloj, la ĉie superreganta koloro malagrable brilis en la suno.

La ĉielo nin gardu de vido de sceno, kiun la luno vidis sur tiu ĉi loko, kiam ĝi super la nigraj arbaraj dorsoj de la montetoj sin levis sur la horizonto kaj rigardis sur la ebenaĵon, semitan de suprenturnitaj vizaĝoj, kiuj antaŭ nelonge sur brusto patrina ridetis al la okuloj de patrino aŭ trankvile dormetis.

La ĉielo nin gardu de la sekretoj, kiujn la vento plena je odoro de mortintaĵo super la ebenaĵo murmuretis pri la laboroj de tiu ĉi tago kaj pri la morto kaj la suferoj de tiu ĉi nokto. Ofte ankoraŭ la silenta luno briladis super tiu ĉi kampo de l’ batalo, ofte la steloj