Saltu al enhavo

Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“Mallonge rakontite,” ripetis Clemency en tiu sama medita tono kaj ŝajne tute ne zorgante pri li kaj ne sciante, ke ŝi havas aŭskultantojn, “kion oni povus tie ĉi diri ? Ke ili kune malĝojis, rememoradis ŝin kiel mortintan ; ke ili tenis ŝin en ama rememoro, faradis al ŝi neniajn riproĉojn kaj trovadis senkulpigojn por ŝi ? Tion ĉi ĉiu scias. Mi almenaŭ tion ĉi scias, neniu scias tion ĉi pli bone ?” aldonis Clemency, viŝante al si la okulojn per la mano.

“Kaj tiel,” helpis la fremdulo…

“Kaj tiel,” diris Clemency, meĥanike ripetante liajn vortojn kaj ne ŝanĝante sian pozicion kaj manieron de parolado. “Tiel ili fine fariĝis edzo kaj edzino. Ili estis edzigitaj en la tago de ŝia naskiĝo—la tago morgaŭ revenos—tre trankvile, sed kontente kaj feliĉe. Sinjoro Alfred diris unu vesperon, kiam ili promenadis en la frukta ĝardeno : ‘Grace, ĉu fari nian edziĝon en la tago de naskiĝo de Marion ?’ Kaj tiel fariĝis.”

“Kaj ili vivas feliĉe unu kun la alia ?” demandis la fremdulo.

“Jes,” diris Clemency. “Neniam geedzoj vivis pli feliĉe. Ili havas nenian malĝojon ekster tiu.”

Ŝi levis la kapon, kvazaŭ ŝi subite ekkonscius, sub kiaj cirkonstancoj ŝi revokas tiujn ĉi okazojn en sian memoron, kaj ĵetis rapidan rigardon sur la fremdulon. Rimarkinte, ke lia vizaĝo estas turnita al la fenestro, kiel se li estus profundigita en la observadon de la kampo, ŝi faris al sia edzo rapidajn signojn, montris la algluitan folion kaj movis la buŝon, kvazaŭ ŝi kun granda intereso ripetadus al li ian vorton aŭ frazon. Ĉar ŝi eldonis nenian sonon kaj ŝiaj mutaj gestoj estis kiel ordinare tre strangaj, tial tiu ĉi nekomprenebla sintenando alkondukis sinjoron Britain al ekstrema malespero. Li elmetadis siajn okulojn jen sur la tablon, jen sur la fremdulon, la arĝentajn kulerojn, sian edzinon— sekvadis ŝiajn gestojn kun plej granda senhelpeco—demandadis ŝin en tiu sama lingvo, ĉu lia propraĵo aŭ li mem estas en danĝero— respondadis ŝiajn signojn per aliaj signoj, kiuj esprimadis lian absolutan nekomprenadon kaj timon—observadis la movadon de ŝiaj lipoj—divenadis per duonvoĉo “lakto kaj akvo,” “ŝanĝo de la monato,” “muso kaj nukso” kaj tamen nenion povis atingi.