Saltu al enhavo

Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Clemency fine ĉesigis sian senesperan penadon, iom post iom alŝovis sian seĝon pli proksimen al la fremdulo kaj observadis lin akre per ŝajne mallevitaj okuloj, atendante novan demandon. Ŝi ne longe devis atendi, ĉar li baldaŭ komencis denove.

“Kaj kia estas la plua sorto de la filino, kiu lin forlasis ? Mi pensas, ke vi scias ĝin ?”

Clemency balancis la kapon. “Mi aŭdis,” ŝi diris, “ke doktoro Jeddler, kiel ŝajnas, pli scias, ol kiom li montras. Sinjorino Grace ricevis de ŝi leterojn, en kiuj ŝi skribas, ke ŝi bone fartas kaj ke la edziniĝo de tiu kun sinjoro Alfred faris ŝin feliĉa ; kaj ŝi ankaŭ de si reskribis leterojn. Sed super ŝia vivo kaj sorto sin portas ia sekreto, kiu ĝis nun ne estas klarigita kaj kiun…”

Ŝia voĉo fariĝis ŝanceliĝa kaj ŝi haltis.

“Kaj kiun…” ripetis la fremdulo.

“Kiun nur unu sola persono povus ankoraŭ klarigi,” diris Clemency, malfacile spirante.

“Kaj kiu estas tiu persono ?” demandis la fremdulo.

“Sinjoro Michael Warden !” respondis Clemency preskaŭ per krio kaj per tio sama montris al sia edzo, kion ŝi antaŭe volis lin rimarkigi, kaj al Michael Warden, ke li estas rekonita.

“Vi min konas ankoraŭ, sinjoro,” diris Clemency, tremante de eksciteco. “Mi ĝin vidis ! Vi min konas ankoraŭ de tiu nokto en la ĝardeno. Mi estis apud ŝi !”

“Jes, mi ĝin scias,” li diris.

“Jes, sinjoro,” respondis Clemency. “Jes, certe. Tio ĉi estas mia edzo, sinjoro. Ben, kara Ben, kuru al sinjorino Grace—kuru al sinjoro Alfred—kuru al kiu vi volas, Ben ! Alkonduku iun, tuj !”

“Restu !” diris Michael Warden kaj trankvile stariĝis inter la pordo kaj Britain. “Kion vi volas fari ?”

“Sciigu ilin, ke vi tie ĉi estas, sinjoro,” petis Clemency kaj kunebatis la manojn, tute ekster si de eksciteco. “Sciigu ilin, ke de viaj lipoj ili povas pli multe aŭdi pri ŝi ; ke ŝi ne tute estas perdita por ili, sed ke ŝi denove revenos, por sian patron kaj sian fratinon—kaj ankaŭ sian