malnovan servantinon, min—” ŝi batis sin per ambaŭ manoj sur la bruston—“ĝojigi per la vido de ŝia aminda vizaĝo. Kuru, Ben, kuru !” Kaj ĉiam ankoraŭ ŝi puŝis lin al la pordo, kaj ĉiam ankoraŭ sinjoro Warden staris antaŭ la pordo kaj ne lasis lin iri, ne kun kolera, sed kun malĝoja mieno.
“Aŭ eble,” diris Clemency kaj ekscitite sin alkroĉis al la mantelo de sinjoro Warden, “eble ŝi nun estas tie ĉi ; eble ŝi estas tre proksime. Jes, mi vidas laŭ via vizaĝo, ke ŝi certe estas tie ĉi. Mi petas vin, sinjoro, lasu min al ŝi. Mi vartadis ŝin, kiam ŝi estis ankoraŭ tre malgranda infano. Antaŭ miaj okuloj ŝi elkreskis, kiel la fiero de tiu ĉi loko. Mi konis ŝin, kiam ŝi estis la fianĉino de sinjoro Alfred. Mi provis ŝin deteni, kiam vi ŝin forlogis. Mi scias, kia estis ŝia patra domo, kiam ŝi estis ankoraŭ ĝia animo, kaj kiel alia ĝi fariĝis de la tempo, kiam ŝi forkuris. Mi petas vin, sinjoro, lasu min al ŝi.”
Li rigardis ŝin kompatante kaj mirante, sed faris nenian konsentan geston.
“Mi ne pensas, ke ŝi povus scii,” daŭrigis Clemency, “kiel sincere ili pardonis al ŝi ; kiel forte ili ŝin amas ; kia ĝojo estus por ili vidi ŝin ankoraŭ unu fojon. Ŝi eble timas reveni hejmen. Mi eble povas ŝin kuraĝigi, kiam ŝi min vidos. Nur diru al mi, sinjoro Warden, ĉu vi ŝin alkondukis ?”
“Ne,” li diris, balancante la kapon.
Tiu ĉi respondo, lia konduto, liaj funebraj vestoj, lia mallaŭta reveno, la sciigita intenco forveturi en la eksterlandon ĉion klarigis. Marion plu ne vivis.
Li ne kontraŭparolis al ŝi ; jes, ŝi ne vivas ! Clemency sidiĝis, metis la vizaĝon sur la tablon kaj maldolĉe ploris.
En tiu ĉi minuto unu maljuna, griza sinjoro enkuris tute senspire, kaj laŭ lia sufokiĝanta voĉo oni apenaŭ povus rekoni en li sinjoron Snitchey.
“Mia Dio, sinjoro Warden !” diris la advokato kaj tiris lin flanken, “kia vento—” li estis tiel laca, ke li devis halti kaj nur post kelkaj minutoj povis fini—“alportis vin tien ĉi ?”