Saltu al enhavo

Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“Kiaj vi ĝin ankaŭ scias ?” diris la kliento.

“Jes, sinjoro !” respondis Snitchey, “kaj mi ankaŭ havas kaŭzon kredi, ke ŝia fratino sciiĝos pri la vero morgaŭ vespere. Dume vi espereble faros al mi la honoron esti gasto de mia domo, ĉar en via oni vin ne atendas. Tamen por eviti eblajn maloportunaĵojn en la okazo, se oni vin rekonus—kvankam vi tre ŝanĝiĝis ; mi pensas, mi mem sur la strato preterirus, ne rekonante vin—estas pli bone, ke ni tie ĉi manĝu kaj iru en la urbon vespere. Oni manĝas tie ĉi tre bone, sinjoro Warden ; cetere la domo apartenas al vi. Mi kaj Craggs (benita memoro) ofte manĝadis tie ĉi kotleton kaj trovadis ĝin ĉiam bona. Sinjoro Craggs, sinjoro,” diris Snitchey, por momento firme fermante la okulojn kaj poste denove ilin malfermante, “tro frue estis elstrekita el la libro de la vivantoj.”

“La ĉielo pardonu al mi, ke mi ne esprimas al vi mian kondolencon,” respondis Michael Warden kaj tuŝis per la mano la frunton ; “sed estas al mi kvazaŭ mi sonĝus. Mi estas kvazaŭ en stato senkonscia. Sinjoro Craggs—jes—mi forte bedaŭras, ke ni perdis sinjoron Craggs.” Sed li rigardis ĉe tiuj ĉi vortoj sur Clemency’on, kaj ŝajnis, ke li simpatias kun Ben, kiu ŝin konsoladis.

“Sinjoro Craggs, sinjoro,” rimarkis Snitchey, “trovis, kiel mi bedaŭrinde devas diri, ke la vivo ne estas tiel facile retenebla, kiel lia teorio al li diris, alie li estus ankoraŭ inter ni. Ĝi estas granda perdo por mi. Sinjoro Craggs estis mia dekstra mano, mia dekstra piedo, mia dekstra orelo, mia dekstra okulo. Sen li mi estas kiel paralizita. Li testamentis sian partoprenon en la negoco al sinjorino Craggs, al la plenumantoj de la testamento, administratoroj kaj kuratoroj. Lia nomo ankoraŭ nun staras sur la firmo. Iafoje mi provas, kiel infano kredigi min mem, ke li ankoraŭ vivas. Mi ĉiam ankoraŭ diras : Snitchey por si kaj Craggs—mortinta, sinjoro —mortinta,” diris la molkora advokato kaj eltiris nazotukon el la poŝo.

Michael Warden, kiu ĉiam ankoraŭ observadis Clemency’on, turnis sin al Snitchey, kiam tiu ĉesis paroli, kaj murmuretis al li ion en la orelon.