Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

malgaje ĝin observadis, ofte la ventoj de ĉiu flanko de l’ mondo preterblovadis super ĝi, antaŭ ol la postesignoj de tiu batalo malaperis.

La signoj restis ankoraŭ longan tempon, sed nur en bagateloj, ĉar la naturo, staranta tre alte super la malbonaj pasioj de la homo, baldaŭ ree ricevis sian gajecon kaj ridetadis super la kulpa kampo de l’ batalo tiel same, kiel antaŭe, kiam la kampo estis ankoraŭ senkulpa. La alaŭdoj kantadis alte super ĝi; la ombroj de la flugantaj nuboj kuradis ludante super la herbejoj kaj arbaroj, super la tegmentoj kaj turoj de la urbo borderita de arboj, rapidante al la brilanta malproksimaĵo, kie la tero kaj ĉielo kuniĝas kaj la vespera ĉielruĝo estingiĝas. Greno estis semata kaj elkreskadis kaj estis rikoltata; la rivereto, kiu antaŭe estis ruĝe kolorigita, turnadis radon de muelejo; viroj fajfadis post la plugilo; ŝafoj kaj bovoj paŝtiĝadis sur la herbejo; knaboj kriadis sur la kampoj por fortimigi la birdojn; fumo sin levadis el la kamentuboj; sabataj sonoriloj gaje sonoradis; maljunaj homoj vivadis kaj mortadis; la modestaj kreitaĵoj de la kampo kaj la simplaj floroj de l’ arbaro floradis kaj velkadis en la kutima tempo sur la sanga kampo, kie multaj miloj da homoj antaŭe falis en la granda batalo.

Sed en la komenco oni vidadis en la semitaĵo pli mallumajn lokojn, kiujn la homoj rigardadis kun sento de teruro. Jaro post jaro ili revenadis; kaj oni sciis, ke sur tiuj ĉi fruktaj lokoj, homoj kaj ĉevaloj kuŝis enterigitaj en senorda amaso kaj bonigis la teron. La kampisto, kiu tie plugadis, timadis la grandajn vermojn, kiuj loĝis tie ĉi en la tero; kaj la garboj, kiujn oni tie rekoltis, en la daŭro de multaj jaroj estis nomataj la garboj batalaj kaj metataj aparte, kaj neniam garbo batala ĉe la festo de rikolto venadis sur la lastan veturilon. Tra longa tempo kun ĉiu farita sulko estis trovata postesigno de la batalo. Longan tempon oni vidadis difektitajn arbojn sur la kampo kaj duone detruitajn barilojn kaj murojn sur la lokoj, kie estis mortiga mana batalado, kaj lokojn forte batitajn per piedoj, kie nenia herbeto volis kreski. Longan tempon ĉiu knabino timis ornami al si la harojn aŭ la bruston per la plej bela floro de tiu ĉi kampo de l’ mortintoj;—kaj