fariĝi mia edzino. Jes, mi konas la netakseblan indon de la koro, kiun mi tenas en miaj brakoj, kaj mi dankas Dion por la multekosta trezoro !”
Ŝi ploris, sed ne el malĝojo, kiam li premis ŝin al sia koro. Post minuto li rigardis malsupren al la infano, kiu sidis apud ŝiaj piedoj kaj ludis kun korbeto plena je floroj, kaj li diris al ĝi : “rigardu, kiel ruĝa kaj ora estas la suno !”
“Alfred,” diris Grace kaj rapide ekrigardis supren. “La suno malleviĝas. Vi ne forgesas, kion vi devas sciigi min, antaŭ ol ĝi malaperas.”
“Vi sciiĝos la veron pri la sorto de Marion, mia kara,” li respondis.
“La tutan veron,” ŝi varmege petis. “Sen pluaj kaŝoj. Tiel estis la promeso. Ne vere ?”
“Tute vere,” diris la edzo.
“Antaŭ ol la suno sin kaŝos en la tago de naskiĝo de Marion. Kaj vi vidas, Alfred, ĝi baldaŭ sin kaŝos.”
Li metis la brakojn ĉirkaŭ ŝi, rigardis al ŝi firme en la okulojn kaj diris :
“Ne mi devas alporti al vi tiun ĉi sciigon, kara Grace. Ĝi venos de aliaj lipoj.”
“De aliaj lipoj !” ŝi mallaŭte ripetis.
“Jes. Mi konas vian kuraĝan koron, mi scias, kiel forta vi estas, kaj ke prepara vorto ĉe vi sufiĉas. Vi diris, ke la tempo venis. Ĝi venis. Diru al mi, ke vi estas sufiĉe forta, por elporti suprizon, skuiĝon : kaj la sciigonto atendas antaŭ la pordo.”
“Kia sciigonto ?” ŝi diris. “Kaj kian sciigon li alportas ?”
“Ne estas permesite al mi pli diri,” li respondis kun tiu sama trankvila rigardo. “Ĉu vi pensas, ke vi min komprenas ?”
“Mi tremas ĉe la penso,” ŝi diris.
Malgraŭ lia trankvila rigardo, sur lia vizaĝo estis videbla esprimo, kiu ŝin ektimigis. Denove ŝi kaŝis sian vizaĝon sur lia brusto kaj tremante lin petis ankoraŭ minuton.
“Kuraĝon, mia bona Grace ! Se vi havas sufiĉe da forto, la