por li, kvankam mi estis ankoraŭ tiel juna. Mi neniam rifuzis lian amon en la profundeco de mia koro, eĉ ne unu momenton. Ĝi estis al mi pli kara, ol mi povas diri. Kvankam pasis jam longa tempo kaj ĉio fariĝis alia, mi tamen ne povis elporti la penson, ke vi pensus, ke mi lin iam ne fidele amis. Neniam mi amis lin pli multe ol en la tago, kiam li de tie ĉi forveturis. Neniam mi amis lin pli multe, ol en tiu vespero, kiam mi de tie ĉi malaperis.”
Ŝia fratino povis nur rigardi al ŝi en la vizaĝon kaj forte ŝin teni en la brakoj.
“Sed mem ne sciante tion,” diris Marion kun kvieta rideto, “li akiris alian koron, ankoraŭ antaŭ ol mi havis koron, por donaci al li. Tiu koro—via, kara fratino—estis tiel plena je aldoniteco al mi, tiel memoferema kaj nobla, ke ĝi kaŝis sian amon kaj tenis ĝin sekrete de la okuloj de ĉiuj, ekster miaj okuloj—ha, kiaj okuloj estus tiel akrigitaj de amo kaj dankemeco !—kaj oferis sin por mi. Sed mi konis la profundecon de tiu ĉi koro. Mi konis la batalon, kiun ĝi elportis. Mi sciis, kiel alta kaj netaksebla estis por li la indo de tiu ĉi koro, kiel ajn forte li min amas. Mi sciis, kiom mi ŝuldas al tiu ĉi koro, mi havis ĝian belan ekzemplon ĉiutage antaŭ la okuloj. Kion vi faris por mi, Grace, tion ĉi mi sciis, ke mi povos fari ankaŭ por vi, se mi volos. Mi neniam iris dormi, ne peteginte antaŭe Dion kun larmoj, ke Li donu al mi la forton por tio ĉi. Mi neniam iris dormi sen pensado pri la propraj vortoj de Alfred ĉe la adiaŭdiro, ke ĉiutage en homaj koroj estas farataj venkoj, en komparo kun kiuj tiuj ĉi kampoj de batalo tute perdas sian signifon. Kaj kiam mi ĉiam pli kaj pli pensadis pri la rifuziĝoj, kiuj ĉiutage estas renkontataj en la mondo kaj eĉ ne estas rimarkataj, tiam ankaŭ mi sentis, ke mia ŝarĝo fariĝis al mi kun ĉiu tago pli facila ! kaj Li, kiu nun rigardas en nian koron kaj scias, ke nenia guto da malĝojo aŭ doloro sin trovas en la mia, nenio ekster nemiksita feliĉo, Li donis al mi la forton por la decidiĝo fariĝi neniam la edzino de Alfred. Ke il fariĝu mia frato kaj via edzo, se mia agado povus alporti tiun ĉi feliĉan rezultaton, sed ke mi neniam (Grace, mi amis lin tiam profunde) estu lia edzino !”