Saltu al enhavo

Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/85

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kie tiuj, kiuj volas forpremi ribelan pasion aŭ kuraci profundan doloron de sia brusto, retiras sin en eternan solecon kaj disigas sin por eterne de la mondo kaj de ĝiaj sentoj. Se virinoj tion ĉi faras, ili akceptas la nomon, kiu estas al mi tiel kara en vi, kaj nomas sin fratinoj. Sed ekzistas ankaŭ fratinoj, Grace, kiuij sin movas sub la libera ĉielo de Dio kaj en la viva amaso dà homoj, kie ili penas, kiom ili povas, alporti benon kaj fari bonon ; kaj kun koro ankoraŭ freŝa kaj juna kaj ankoraŭ akceptema por feliĉo ili povas diri : la batalo longe pasis, la venko longe estas akirita. Kaj tia fratino mi estas ! Ĉu vi min nun komprenas ?”

Ĉiam ankoraŭ la fratino rigide rigardadis Marion’on kaj ne respondis

“Ho, Grace, amata Grace,” diris Marion kaj ankoraŭ pli kore alpremis sin al la brusto, de kiu ŝi tiel longe estis disigita, “se vi ne estus feliĉa, kiel edzino kaj patrino, se mi ne trovus tie ĉi malgrandan samnomulinon, se Alfred, mia kara frato, ne estus via amanta edzo, kiel do mi tiam trovus la feliĉon, kiu nun apartenas al mi ! Kiel mi tiun ĉi domon forlasis, tiel mi revenas. Mia koro konis nenian alian amon, mia mano ĉiam ankoraŭ estas libera, mi ĉiam ankoraŭ estas via virga fratino, ne edzinigita, ne promesita ; via malnova amanta Marion, en kies koro vi sola loĝas, sen konkurantoj, Grace !”

Ŝi nun ŝin komprenis. La streĉo de ŝia vizaĝo malgrandiĝis ; ŝia tuŝiteco sin elrompis per laŭta plorado ; kaj kun larmoj ŝi falis al sia fratino sur la kolon kaj karesadis ŝin kiel infanon.

Kiam ili denove iom trankviliĝis, ili vidis apud si la doktoron kaj la onklinon Martha, lian fratinon, kaj Alfredon.

“Tio ĉi estas por mi malbona tago,” diris la onklino Martha, ridetante tra larmoj, kiam ŝi ĉirkaŭprenis siajn nevinojn ; “ĉar dum mi vin ĉiujn faras feliĉaj, mi perdas amatan filinon ; kaj kion vi povas al mi doni por mia Marion ?”

“Konvertitan fraton,” diris la doktoro.

“Tio ĉi,” respondis onklino Martha, “estas almenaŭ io en tia malsaĝa farso, kiel…”

“Mi petas vin,” diris la doktoro penteme.