Saltu al enhavo

Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/86

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“Nu, mi ĝin akceptas,” respondis la onklino. “Sed mi efektive multe perdas en tio ĉi. Mi ne scias, kio el mi fariĝos sen mia Marion, post tio ke ni seson da jaroj vivis kune.”

“Vi devos loĝiĝi ĉe mi,” dirisi la doktoro. “Ni certe pli ne malpacados.”

“Aŭ edziniĝi, onklino,” konsilis Alfred.

“Mi efektive pensas,” respondis la maljuna sinjorino, “ke estus ne malbone, se mi ĵetus okulon sur Michaelon Warden, kiu, oni diras, revenis, bonigita en ĉiu rilato. Sed ĉar mi lin konis jam kiel knabon kaj mi tiam ankaŭ jam estis ne tre juna, li eble povos min rifuzi. Tial mi pli volas iri al Marion, kiam ŝi edziniĝos (kio eble ne longe prokrastas), kaj ĝis tiu tempo mi restos ĉe mi mem. Kion vi diros al tio ĉi, frato ?”

“Mi havas grandan deziron diri, ke ĝi estas tute ridinda mondo, kiu enhavas nenion seriozan,” diris la doktoro.

“Vi povus prezenti dudek atestojn por tio ĉi, Anthony,” rimarkis lia fratino, “kaj tamen neniu, se li nin vidus, kredus al vi.”

“Ĝi estas mondo plena je koroj,” diris la doktoro kaj ĉirkaŭprenis ambaŭ filinojn per unu fojo—ĉar li ne povis disigi la fratinojn unu de la alia : “kaj serioza mondo kun ĉiuj ĝiaj malsaĝaĵoj—eĉ kun miaj, kiuj estis sufiĉe grandaj por kovri la tutan teron ; mondo, super kiu la suno neniam leviĝas sen rigardi milojn da sensangaj bataloj, kiuj la suferojn kaj la krimojn de la kampoj de sangaj bataloj iom denove rebonigas ; mondo, kiun ni ne devas moki, ĉar ĝi estas plena je sanktaj sekretoj, kaj nur ĝia Kreinto scias, kio kuŝas kaŝita sub la eksteraĵo de Lia plej modesta similaĵo.”


Mi ne farus al vi komplezon, se mi per mallerta mano volus analizi la ĝojon de tiu ĉi longe disigita kaj nun denove kunigita familio. Tial ni ne sekvos la doktoron en la rememoro de lia doloro, kiun li sentis post la forkuro de Marion ; ni ankaŭ ne rakontos, kiel serioza li trovis la mondon, en kiu profunde radikanta inklino estas la eco de ĉiuj homoj ; ankaŭ ni ne rakontos, kiel tia bagatelo, kiel la manko de unu sola malgranda cifero en la granda malsaĝa kalkulo, alpremis