Saltu al enhavo

Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

lin al la tero. Ankaŭ ne, kiel lia fratino el kompato jam longe iom post iom malkaŝis al li la veron kaj malkovris al li la koron de la memvole sin forpelinta filino kaj alkondukis lin al ŝia brusto.

Ni ankaŭ ne rakontos, kiel Alfred Heathfield en la ĵus pasinta jaro sciiĝis la veron ; kiel Marion lin vidis kaj al li kiel al frato promesis, ke en la vespero de ŝia tago de naskiĝo ŝi al Grace ĉion rakontos per propra buŝo.

“Mi petas pardonon, doktoro,” diris sinjoro Snitchey, enrigardante en la ĝardenon, “ĉu estas permesate malhelpi ?”

Ne atendante respondon, li aliris rekte al Marion kaj tute ĝoje kisis al ŝi la manon.

“Se sinjoro Craggs ankoraŭ vivus, mia estimata fraŭlino Marion,” diris sinjoro Snitchey, “li kun granda intereso vidus la hodiaŭan tagon. Li eble venus al la opinio, ke la vivo al ni ne estas farata tro facila, sinjoro Alfred ; ke ĝi ĉiun malgrandan faciliĝon, kiun ni povas doni al ĝi, bone povus elporti ; sed sinjoro Craggs estis homo, kiu lasis sia konvinki. Se li nun estus konvinkebla…sed tio ĉi estas malfortaĵo. Kara edzino”—ĉe tiu ĉi voko la sinjorino aperis en la pordo—“vi estas inter malnovaj konatoj.”

Dirinte al ili gratulon, sinjorino Snitchey tiris sian edzon flanken.

“Nur por unu momento, sinjoro Snitchey,” diris la sinjorino. “Mi ne havas la kutimon paroli malbonon pri mortintoj…”

“Ne, kara edzino,” respondis ŝia edzo.

“Sinjoro Craggs nun…”

“Jes, mia kara, li nun ne vivas,” diris sinjoro Snitchey.

“Sed mi petas vin, rememoru tiun vesperon de balo,” daŭrigis lia edzino. “Nur tion ĉi mi vin petas. Se vi ĝin faros, kaj se via memoro ne tute vin forlasas kaj vi estas ne tute senkapa, mi vin petas ligi la hodiaŭan vesperon kun la tiam kaj rememori, kiel mi sur la genuoj vin petegis…”

“Sur la genuoj ?” diris sinjoro Snitchey.

“Jes,” respondis sinjorino Snitchey kun certeco,—“kaj vi ĝin scias—ke vi vin gardu antaŭ tiu ĉi homo—observu liajn okulojn—