Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

longan tempon oni kredis, ke la tie kreskantaj beroj lasas post si en la mano, kiu ilin deŝiras, neforigeblan makulon.

Sed la jaroj, kvankam ili pasadis tiel rapide, kiel la nuboj de somero, per sia irado malaperigadis eĉ tiujn ĉi postesignojn de la malnova batalo kaj elviŝis la legendajn rememorojn de ĝi el la kapo de la homoj, ĝis ili akceptis la formon de fabeloj de maljunaj virinoj kaj kun ĉiu jaro estis pli forgesataj. Kie la sovaĝaj floroj kaj beroj restis tiel longe ne deŝirataj, tie nun staris ĝardenoj kaj domoj, kaj infanoj ludadis militon sur la herbo. La vunditaj arboj jam longe estis forbruligitaj. La mallume verdaj lokoj estis ne pli freŝaj, ol la memoro pri tiuj, kiuj kuŝis enterigitaj sub ili. Ĉiam ankoraŭ la plugilo alportadis de tempo al tempo pecojn da rusta fero, sed estis malfacile rekoni, por kio ĝi servis, kaj la trovantoj meditadis kaj disputadis pri tio ĉi. Malnova nigra kiraso kaj kasko tiel longe pendis en la preĝejo, ke tiu sama malforta duone blinda maljunulo, kiu nun vane penadis ilin rekoni supre sur la blanka arkaĵo, jam kiel infano kun mirego ilin rigardadis. Se la militistaro mortigita sur la kampo de l' batalo povus por unu momento sin levi en la formo, kiel ĉiu falis, kaj sur la loko, kie li trovis la morton, tiam fenditaj kranioj en centoj enrigardus en la pordojn kaj fenestrojn de la dometoj, aperus ĉirkaŭ la paca kameno, estus amasigitaj en la grenejoj, levus sin inter la infano en la lulilo kaj ĝia flegantino kaj digus la rivereton, volvus sin ĉirkaŭ la rado de l' muelejo, plenigus la ĝardenon kaj la herbejon, kaj la amason da fojno ili alte levus per mortantoj. Tiel ŝanĝita estis la loko, kie multaj miloj da homoj falis en la granda batalo.

Eble nenie en la ĉirkaŭ cent jaroj la loko estis pli ŝanĝita, ol en unu malgranda frukta ĝardeno post malnova ŝtona domo kun longa laŭbo antaŭ la pordo. Tie en unu bela mateno de aŭtuno estis aŭdata muziko kaj sincera ridado, kaj du knabinoj gaje dancadis sur la herbo, dum kvin-ses vilaĝaj virinoj staris sur ŝtuparoj kaj deŝiradis pomojn de la arboj, sed de tempo al tempo haltadis en sia laboro kaj rigardadis al la gajulinoj. Ĝi estis ĉarma, natura vido; bela tago, trankvila loko; kaj la du knabinoj dancadis kun kora ĝojo tute gaje kaj senĝene.