Paĝo:Dodge - Flugado alimonden, 1938.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sukcesis. La revo ŝajnis vana. Sed vana ĝi ne estis. En la nun lastaj jardekoj homoj efektive komencis flugi.

Sed ĝis kia limo evoluos la povo de l’ homa gento rilate flugadon for de la Tero — supren, for de la grundsurfaco, sur kiu ĝis nun nia nia homaro estis katenita kvazaŭ en malliberejo? La kompara maldikeco de l’ atmosfero ĉirkaŭ nia terglobo ŝajnis starigi limon ne transireblan. Kaj al aeroplano kaj balono la supraj tavoloj de l’ atmosfero estas fakte netransirebla baro. Neniu dubas pri tio.

Sed kion ni respondu al la sopiremo en homa koro por gajni ĉiam novajn venkojn en la batalado de inteligenteco kaj spirita volforto kontraŭ la malfacilaĵoj kaj ŝajna malamikeco de fizika naturo? Ĉu ni jam proksimiĝas al la finfina limo de homa eltrovpovo? Ĉu la milionjara dramo de l’ homaro sur la tera scenejo de l’ universo estas jam en la fina akto?

Alivorte, kiam ni rimarkas en la spaca ĉirkaŭaĵo aliajn mondojn (al ni „novajn” mondojn), sur kiuj ĝis nun nenia homa piedo iam paŝis, ĉu ni nomu la deziron vojaĝi al jenaj mondoj „frenezaĵo”? Skeptikuloj jesas. Sed multaj neas. Multaj nomas ĝin bela kaj nobla kaj oportuna revo. Kaj revo kiu — kvankam tre malfacila — ne estas esence kontraŭnatura, nek por ĉiam neplenumebla.

Ni pridiskutu ĝin!


2. Absurdaĵoj de l’ fantaziuloj.

Se regas ankoraŭ ĝenerala skeptikemo pri la solvebleco de l’ problemo de intermonda vojaĝado, elstara